Hrabůvka (Ostrava)

Estas ankaŭ Hrabůvka.

Hrabůvka (germane Neuen Grab) estas historia municipo en Ĉeĥio troviĝanta sur teritorio de la statuta urbo Ostrava. Nuntempe ĝi kreas lokan parton de urboparto Ostrava-Sudo. Ĝia katastra teritorio havas areon 428,48 ha kaj en ties okcidenta parto troviĝas la norda parto de surkonstruita loko de la ostrava loka parto Bělský Les. Vivas ĉi tie 28 118 loĝantoj (2021).

Hrabůvka
germane Neuen Grab
municipa parto
Strato Na Obecní en Hrabůvka
Oficiala nomo: Hrabůvka
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Moraviasilezia regiono
Distrikto Distrikto Ostrava-urbo
Municipo Ostrava
Historia regiono Moravio
Parto de Ostrava-Sudo
Tipo de parto Loka parto
Konata loko Preĝejo de Sankta Maria
Rivero Ostravice
Situo Hrabůvka
 - koordinatoj 49° 47′ 19″ N 18° 15′ 36″ O / 49.78861 °N, 18.26000 °O / 49.78861; 18.26000 (mapo)
Unua skribmencio 1392
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo de Hrabůvka enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hrabůvka enkadre de Ĉeĥio
Situo de Hrabůvka enkadre de Ĉeĥio
Hrabůvka enkadre de Moraviasilezia regiono
Hrabůvka enkadre de Moraviasilezia regiono
Hrabůvka enkadre de Moraviasilezia regiono
Vikimedia Komunejo: Hrabůvka
Portalo pri Ostrava

Historio redakti

 
Sigelilo de Hrabůvka

La unua skribmencio estas el la jaro 1392, kiam olomouca episkopo Mikolao konfirmis al edzino de sia marŝaleto Jošt z Volfsberku doton 150 hrivnoj de pojara lupagon el vilaĝo Nová Bělá. Se io mankus, alpagus tion la patro de Jošt el sia bieno en Nová Hrabová (la nuna Hrabůvka). La nomo pase de tempo evoluis, en la jaro 1395 estas menciata Nová Hrabová (Nouam Graboniam), en la jaro 1408 Nová Hrabůvka (Hrabowka Nova), en la jaro 1437 Hrabůvka (Hrabuowka Parva), en la jaro 1444 Hrabůvka (Klein Hrabowa). La municipo havis ekskluzive agrikulturan karakteron. Krom kulturado de fruktoj kaj bredado de brutaro la loĝantoj okupiĝis per fiŝlagaferoj. En la jaro 1775 estas ĉi tie dokumentitaj 17 fiŝlagoj, en la 30-aj jaroj de la 19-a jarcento poste 7 fiŝlagoj.

Industria evoluo de Moravia Ostrava, precipe konstruado de Vítkovica ferfabriko kaŭzis malfluso de plimulto de viroj, kiuj postlasis la agrikulturon kaj trovis laboron en iu el la ostravaj uzinoj. Kreskanta nombro de loĝantoj eldevigis plialtigon de nombro de loĝdomoj por laboristoj. Tiel estiĝis en la jaroj 1921-1923 Jubilea kolonio kreita de unuetaĝaj dometoj kun interna korto. Sume ĉi tie estis 605 loĝejoj.

Origine la municipo estis alparoĥigita kaj allernejigita al Paskov, pli poste (ekde la jaro 1780) al Hrabová. La municipa bazlernejo estiĝis en la jaro 1873. Pastra administracio mem estis destinita en la jaro 1910, kiam estis finkonstruita preĝejo de Rozaria Sankta Maria (la nuna preĝejo de Sankta Maria, reĝino de sankta rozario). Antaŭ la preĝejo troviĝis statuo de sankta Floriano el la jaro 1763. Tiu ĉi statuo estas hodiaŭ sur Placo de Masaryk.

Hrabůvka estis aligita al Moravia Ostrava en la jaro 1924.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869583
1880796
18901 502
19002 312
19103 032
19213 005
JaroLoĝantoj
19305 155
19505 346
196110 581
197030 473
198038 810
199136 070
JaroLoĝantoj
200131 555
201128 733
202128 118

Fotogalerio redakti