Hrvatska Kostajnica

Hrvatska Kostajnica, serbe Костајница, hungare Kosztajnica estas urbo en Kroatio. Ankoraŭ 6 komunumoj apartenas al la municipo.

Hrvatska Kostajnica
urbo en Kroatio • limurbo
Administrado
Poŝtkodo 44430
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 879  (2021) [+]
Loĝdenso 36 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 45° 14′ N, 16° 32′ O (mapo)45.23333333333316.533333333333Koordinatoj: 45° 14′ N, 16° 32′ O (mapo) [+]
Alto 109 m [+]
Areo 52,5 km² (5 250 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Hrvatska Kostajnica (Kroatio)
Hrvatska Kostajnica (Kroatio)
DEC
Hrvatska Kostajnica
Hrvatska Kostajnica
Situo de Hrvatska Kostajnica

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hrvatska Kostajnica [+]
vdr
Hrvatska Kostajnica troviĝas en la plej malhela departemento
Kostajnica en 1617
Fortikaĵo de Hrvatska Kostajnica
Fortikaĵo kaj preĝejo de Hrvatska Kostajnica

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Hrvatska Kostajnica situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Una, kiu estas landlimo de Bosnio kaj Hercegovino, laŭ fervojo Sisak-Bosnio. La fervojo tie trairas la riveron, tial la urbo estas ankaŭ limpasejo. La alia flanko troviĝas Bosanjska Kostajnica.

Historio redakti

Pli frue la romianoj havis tie komunumon "Oeneum". La unua skriba mencio pri la loko devenis de 1240 en formo Koztainicha, pri la fortikaĵo de 1420. En 1556 la turkoj akiris la fortikaĵon kaj ĝis 1718 la loko estis administra centro de la Osmana Imperio. La komunumo urbiĝis en 1776, poste iĝis "libera reĝa urbo" en 1788. Inter 1809-1813 la francoj havis la urbon. En 1910 loĝis tie 2 090 da homoj, (1 639 kroatoj, 363 serboj). Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Habsburga Imperio, al Hungara reĝlando, al Zágráb (reĝa departemento), kie distriktejo estis, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, ekde 1929 al Jugoslavio, fine ekde 1995 al Kroatio. En 1991 la jugoslava armeo okupis la urbon kaj firme tenis ĝin ĝis 1995.

Vidindaĵoj redakti