Huécija [ŬEziĥa] estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Almería, sude de Hispanio. Ĝi estas en la komarko Alpujarra Almeria. La areo de la municipo estas 19 km2 kie loĝas 548 geloĝantoj, do loĝdenso estas 28.8 loĝ./km2. Huécija situas je 31 km de la provinca ĉefurbo Almería sur la dekstra bordo de la ravino Akvo kaj sur la deklivaro de la monteto de la Kruco (Sierra de Gádor) je altitudo de 411 msm. Ĝia municipa teritorio montras neregulan orografion kun diferenco inter la parto de la Sierra de Gádor kun grandaj altaĵoj kaj la parto de la depresio de la rivero Andarax formata de malgrandaj montetoj kaj ravinoj.

Huécija
Huécija (Almería, Andaluzio)
Huécija (Almería, Andaluzio)
Huécija (Almería, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Almería
Municipo Huécija
Poŝtkodo 04409
Retpaĝaro Huécija.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de Huécija
Demografio
Loĝantaro 548 [1]
Loĝdenso 28,8 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 36°58′N 2°36′U  /  36.967°N, 2.6°U / 36.967; -2.6 (Huécija) (mapo) Koordinatoj: 36°58′N 2°36′U  /  36.967°N, 2.6°U / 36.967; -2.6 (Huécija) (mapo)
Alto 410 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 19 km2Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Huécija (Andaluzio)
Huécija (Andaluzio)
DMS
Huécija
Huécija
Huécija
Huécija sur la municipa mapo de Andaluzio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huécija [+]
vdr
Huécija: urbokerno.

Priskribo redakti

Huécija estis la ĉefurbo de la senjorlando de Marchena [marĈEna] dum la Moderna epoko, kiu estis iam nomita Taha de Marchena antaŭ la konkero fare de la kristanoj. Je la alveno de la liberalismo kaj sekva nova organizado de la teritorio ni nuligis la senjorlandon en 1833 kaj Huécija, kiel la ceteraj lokoj kiuj integris ĝin, konstituiĝis kiel municipo.

 
Konvento de la Aŭgustenanoj.
 
Nobela blazono sur la turo de la Konvento de la Aŭgustenanoj.

De la monumentaro elstaras la Konvento de la Aŭgustenanoj de baroka stilo, deklarita Havaĵo de Kultura Intereso en 1992 kaj la Preĝejo Anunciación de stilo mudeĥara. La ĉefa ekonomio de la municipo estas la agrikulturo kaj, kiel en la cetero de la lokoj de la valo de Andarax, ludis gravan rolon la kultivo de vinberoj (por manĝo, ne por vino), sed tio falis por ŝanĝo al aliaj kultivoj kiel de oranĝarboj.

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA Arkivigite je 2006-08-19 per la retarkivo Wayback Machine, 2007) la 548 geloĝantoj de la municipo Huécija estas 270 inoj kaj 278 viroj. En la 19-kvadratkilometra teritorio estas la vilaĝo, kie loĝas 538 geloĝantoj, kaj aliaj 10 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 4, 3 inoj kaj 1 viroj, kaj mortis 6, 1 inoj kaj 5 viroj. Tiel la natura kresko estis -2 (-0.4%). La laborkapabla loĝantaro estis 198 homoj (36.1%).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007