HuakoGuako (hispanlingve Huaco aŭ Guaco) estas la ĝenerala nomo donita en Peruo plejparte al argilaj ceramikaĵoj kaj aliaj fajne faritaj ceramikaj artaĵoj de la indiĝenaj popoloj de Ameriko troveblaj en antaŭkolumbaj lokoj kiel tombejoj, sanktejoj, temploj kaj aliaj antikvaj ruinoj. Huakoj ne estas nura argilaĵo sed rimarkindaj ceramikaj specimenoj ligitaj al ceremoniaj, religiaj, artaj aŭ estetikaj uzoj en antaŭkolumbaj civilizacioj de la centraj Andoj.

La uarioj, kune kun la nazka kulturo, la moĉeoj kaj aliaj, estis inter la plej gravaj kreintoj de statuetoj, kiuj transdonis tra la historio siajn unikajn kapablojn pri ceramiko. La Inkaoj, kiuj sorbis ĉiujn kulturojn en la tempo de ekspansio, ankaŭ produktis huakojn.