La monto HuangshanHuangŝan (ĉine 黃山/黄山, pinjine: Huáng Shān "Flavaj Montoj") situas en la provinco Anhui de orienta Ĉinio, kaj estas unu el la plej konataj vidindaĵoj de Ĉinio, renoma pro ĉia-specaj mirindaĵoj de la montaj pejzaĝoj, ekzemple, spektaklaj rokaj montpintoj, kuriozaj pinoj, kristale klaraj montfontoj kaj nuba maro. La monto Huangŝan ĝuas la vastan aprecon kaj admiron de en- kaj eksterlandaj turistoj. Li Bai, la oka-jarcenta romantika poeto el la dinastio Tang, komparis Huangŝan kun la ora hibisko. La fama vojaĝisto kaj geografo Xu Xiake de la malfrua tempo de la 16-a jarcento priskribis ĝin kiel la unuan inter la famaj montoj de Ĉinio. Moderna fama poeto Guo Moruo prikantis la pejzaĝojn de Huangshan per la vortoj: “La plej spektakla sub la ĉielo”.

Huangŝan
montara sistemoprotektata areo [+]

Supermara alteco1 864 m [+]
Koordinatoj30° 7′ 30″ N, 118° 10′ 0″ O (mapo)30.125118.166667Koordinatoj: 30° 7′ 30″ N, 118° 10′ 0″ O (mapo)
Areo160,6 km² (16 060 ha) [+]

Huangŝan (Ĉinio)
Huangŝan (Ĉinio)
DEC
Huangŝan
Huangŝan
Map
Huangŝan
Vikimedia Komunejo:  Huangshan [+]

Ĉinaj nomoj
Tradicia ĉina skribo 黃山
Simpligita ĉina skribo 黄山
Laŭvorta senco Flavaj Montoj
Nordĉina dialektaro
Pinjino Huáng Shān
Wade-Giles Huang2-shan1
IFA [xwǎŋʂán]
Kantona lingvo
Jyutping Wong4-saan1
vdr
Huangshan 2002
Monda heredaĵo de UNESKO

La Jadekrana Pavilono 1 680 metrojn super la marnivelo estas konata kiel “Jada Ekrano de la Ĉielo”. Ĝi liveras bonan vidkampon pri la tuta monto Huangshan. Restante tie post pluvado, oni povas sperti agrablan spektaklon: Amasoj da blankaj nuboj drivas malsupren, dum pitoreskaj montpintoj, fantaziaj rokgrupoj kaj verdaj pinoj estas envolvataj en la diafana nebulo, ke oni vidas nur iliajn suprojn.

Sur deklivo de la apika Purpur-nuba Montpinto de Huangshan sidas tradicia palac-stila konstruaĵo. Jen estas la Hotelo Huangshan, antaŭ kiu fluas la Persikflora Rivereto. La hotelo havas aparte avantaĝan servon al turistoj per varmfonta bano. La fontakvo de 42 gradoj Celsiuse eliĝas el fendetoj kaj senŝanĝe fluas po 48 tunoj hore en ĉiu vetero. Ĉi tiu akvo el la Cinabra Fonto estas same taŭga kiel trinkakvo kaj banakvo. Ĝi entenas malgrandan kvanton da silikono, magnezio, kalio kaj natriaj oksidoj, kio donas al la akvo kuracajn ecojn por trakti reŭmatismon, dermozon kaj perturbojn de la digesta kaj nerva sistemoj.

En la jaro 1990, la monto Huangshan de Ĉinio estis enlistigita de Unesko en la Katalogon de Mondaj Naturaj kaj Kulturaj Heredaĵoj.

Rilataj legendoj redakti

Legendo diras, ke antaŭ miloj da jaroj, ĉina farmakologo Fu Qiugong preparis drogherbojn ĉe la piedo de la Cinabra Monto. La prapatro Huang-di, amiko de Fu Qiugong, helpis lin en tiu laboro. Pro tio, la monto ekhavis la nomon Huang-shan. En la ĉina lingvo, la ideogramo Shan signifas monton. Rompaĵojn de pistujoj por preparado de medikamentoj oni ankoraŭ povas retrovi el la Cinabra Rivereto tie fluanta.

Pli fascinaj estas la montpintoj de Huangshan. Oni diras: “Sen atingi la Jadekranan Pavilonon, la panorama vido de la monto neeblas, kaj sen grimpi ĝis Pinto Tiandu, vana estas via vojaĝo.”