Huangŝi

Huangŝi, ĉine 黄石 / 黃石 estas metropolo en centra Ĉinio kiu estas la dua plej granda urbo en Hubejo post Wuhan kaj havas pli ol 2,5 milionojn da loĝantoj. Ĝi situas ĉirkaŭ 100 kilometrojn sudoriente de la provinca ĉefurbo Vuhano (Wuhan).

Huangŝi
departemento-ranga urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 435000
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 469 079  (2020) [+]
Loĝdenso 541 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 30° 12′ N, 115° 2′ O (mapo)30.20178115.03262Koordinatoj: 30° 12′ N, 115° 2′ O (mapo) [+]
Areo 4564,56 km² ( 456 456 ha) [+]
Horzono UTC+08:00 [+]
Huangŝi (Ĉinio)
Huangŝi (Ĉinio)
DEC
Huangŝi
Huangŝi
Situo de Huangŝi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Huangshi [+]
vdr

La municipo administras ankaŭ la proksimajn distriktojn kaj la apartenaĵojn.

Geografio redakti

Huangŝi etendiĝas en centra parto de la lando laŭ Jangzio. Vuhano troviĝas 100 km.

Ekonomio redakti

En Huangŝi okupiĝas pri metalurgioj, teksaĵoj, elektronikoj, medikamentoj, kemiaĵoj kaj nutraĵoj. La norda parto de la distrikto estas unu el la centroj de la mineja industrio (fero kaj ŝtalo) en Ĉinio. La suda distrikto Yangxin estas pli kampara.

Klimato redakti

Huangŝi havas subtropikan klimaton kun influo de musono. En la urbo la averaĝa jara temperaturo estas 17 °C. Jare pluvas po 1400 mm. Inter decembro kaj februaro neĝas.

Trafiko redakti

Huangŝi estas ligita al aŭtovojo kaj fervojo.

Aŭtovoje necesas unu horo inter Huangŝi kaj Wuhan kaj ok horoj por atingi Ŝanhajon.

La fervoja sistemo Huangŝi estas ligita oriente kun la linio Pekino-Honkonga, kaj okcidente kun la linio Pekino-Kantono.

La haveno Huangŝi, ĉe Jangzio estas nacia haveno de kategorio A, malfermita al eksterlandaj ŝipoj.

Turismo redakti

 
Nova pagodo en Daye Hubei

Huangŝi havas belajn naturajn pejzaĝojn kun rimarkindaj lagoj kaj montoj. La urbo estas ĉirkaŭita de montoj kaj limas al la rivero Jangzio. Inter la plej famaj lokoj menciindaj estas la Kaverno Feiyun kaj Lago Cihu.

La malnova orienta kavo de la ferminejo Daye funkcianta ĝis 2000, estis transformita en nacian parkon (黄石国家矿山公园), kie vizitantoj povas malkovri diversajn minejajn metodojn kaj ekipaĵojn[1]​​.

Kulturo redakti

Hubeia Esperanto-Asocio anoncis sian pretecon gastigi la 15-an tutlandan kongreson en la urbo Huangŝi[2].

Bildaro redakti

 
Panoramo de la urbo Huangshi.
 
Panorama foto de Luzhang-monto en Tieshan Distrikto, urbo Huangshi.

Referencoj redakti

  1. (angla) Li Jing: "Mining for tourism in Hubei" arkivo, China Daily.
  2. (eo) Xie Ruifeng, Chen Ji: "Ĉinio: Nova epoko, novaj taskoj kaj nova progreso", La Ondo de Esperanto, p.17 , n-ro 1, 2023

Eksteraj ligiloj redakti

(zh, en) Oficiala retejo