Huang Ju (ĉine 黄菊, Huáng Jú; naskiĝus en la orienta mara provinco de Ĝeĝjango en septembro 1938, mortis la 2-an de junio 2007), ĉinateknikisto kaj politikisto.

HUANG Ju
Huang Ju
Huang Ju
Persona informo
Naskiĝo 1938
en Ĝeĝjango
Morto 2-a de junio 2007
en Ĝeĝjango
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per pankreata kancero vd
Ŝtataneco Popola Respubliko Ĉinio vd
Alma mater Tsinghua Universitato • Jiashan Senior High School vd
Partio Komunista Partio de Ĉinio vd
Subskribo Huang Ju
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studadis inĝenierarton en la universitato de Qinghua. En 1946 li fariĝis teknikisto en la Ŝanhaja Artefarita Kartona-faranta Maŝinara Centralo.

Huang Ju politike aktiviĝis en Ŝanhajo, kaj en 1991 li fariĝis ties urbestro. En la jaroj 1995—2002 li servis kiel estro de la Ĉinia Komunista partio (CKP) en Ŝanhajo kaj politikburoo-ano de la landa CKP-a centrala komitato. En 2002 oni promociis lin al la 9-membra Konstanta Komitato de la Politik-buroo. En marto 2003 li fariĝis unu el la kvar vicpremieroj de la Ŝtata Konsilio. Lia ĉefa respondeco estis la formulado de la ĉiniaj financaj kaj ekonomiaj politikoj.

En marto 2006 Huang Ju instigis la partoprenantojn el Ŝanhajo en la Nacia Popola Kongreso, ke ili apogu la kontraŭ-koruptadan kampanjon de Prezidento Hu. Ekde tiam oni ne publike vidis lin pro la malsano. Laŭ nekonfirmita gazeta artikolo li mortis pro pankreata kancero.