Hubert Haenel, naskiĝinta la 20-an de majo 1942 en Pompey (Meurthe-et-Moselle), estas franca politikisto, senatano RPR poste UMP de Haut-Rhin, de 1986 en 2010. Li estas ekde 2010 membro de la Konstitucia Konsilio.

Hubert Haenel
Persona informo
Naskonomo Hubert Stéphane Bernard Haenel
Naskiĝo 20-a de majo 1942
en Pompey (Meurthe-et-Moselle)
Morto la 10-an de aŭgusto 2015 (73‑jara)
en Parizo
Mortis per malsano vd
Tombo Lapoutroie vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Partio RPR, UMP
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Parizo vd
Membro de la Konstitucia Konsilio
Dum 12-a de marto 2010
Antaŭulo Dominique Schnapper
Senatano de Haut-Rhin
Dum 2-a de oktobro 19866-a de marto 2010
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Hubert Haenel estas juĝisto, lerninto de la Nacia Centro pri Juĝaj Studoj (CNEJ).

Li estis elektita senatano de Haut-Rhin la 28-an de septembro 1986, kaj reelektita la 24-an de septembro 1995 kaj la 26-an de septembro 2004.

Hubert Haenel, prezidanto de la Komisiono pri Eŭropaj Aferoj de la Senato de 2008 ĝis 2010 estis membro de la Eŭropa Konvencio kaj de la Konvencio komisiita pri la redaktado de la Ĉarto de la fundamentaj rajtoj de la Eŭropa Unio.

Li estis nomumita la 24-an de februaro 2010 al la Konstitucia Konsilio de la prezidanto de la Senato Gérard Larcher[1]. Tiam forlasante ĉiujn siajn politikajn mandatojn, li enoficiĝis la 12-an de marto[2].

Sintezo de liaj mandatoj redakti

  • Senatano de Haut-Rhin (1986 - 2010)
  • Vicprezidanto de la Regiona Konsilio de Alzaco
  • Membro de la franca grupo de la Interparlamenta Unuiĝo
  • Membro de la Supera Konsilio de la fervoja publika servo
  • Membro de la Justica Kortumo de la Respubliko
  • Membro de la Supra Justica Kortumo
  • Membro anstataŭanto por Francio en la Eŭropa Komisiono por la demokrateco de la juro (Komisiono de Venecio)
  • Prezidanto de la parlamenta delegacio por la Eŭropa Unio de la Senato
  • Sekretario de la Senato
  • Honora urbestro de Lapoutroie
  • Membro de la Supera Konsilio de la punadministracio
  • Membro de la Supera Konsilio de la fervoja publika servo
  • Membro de la Supra Justica Kortumo
  • Estrarano de SNCF (1996 - 2008)

Elektitaj eldonoj redakti

  • La Defendo nationale, PUF, kol. « Que sais-je? », 1982
  • La Gendarmerie, PUF, kol. « Que sais-je? », 1983
  • La Marine nationale, PUF, kol. « Que sais-je? », 1986 (kun René Pichon)
  • L'Armée de terre, PUF, kol. « Que sais-je? », 1987 (kun René Pichon)
  • Justice sinistrée, démocratie en danger, Économica, 1991 (kun Jean Arthuis)
  • Le juge et le politique : les nouvelles règles du jeu, PUF, 1998 (kun Marie-Anne Frison-Roche)
  • De facteur à senatano, chemin faisant… : l'Alsace, l'Europe, la justice et la réforme de l'État, eld. "La Nuée Bleue", 2003
  • Enraciner l'Europe, Seuil, 2003 (kun François Sicard)
  • Justice, police et sécurité dans l'Union européenne, eld. "Fondation Robert Schumann", 2003
  • Les parlements nationaux, un appui pour l'Europe, eld. "Fondation Robert Schumann", 2006
  • Réflexions d'un ancien conventionnel sur la relance européenne, eld. "Fondation Robert Schumann", 2007
  • Régionalisation ferroviaire : les clés d'un succès, eld. "La Vie du Rail", 2011 (diskuto kun Eve-Marie Zizza-Lalu)

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti