Hubert SAUPER (n. 27a de Julio 1966 en Kitzbühel, Tirolo, Aŭstrio) estas kinisto ĉefe de dokumentaj filmoj, reĝisoro, verkisto, produktoro, kaj aktoro konata ĉefe pro la tre polemikiga Darwin's Nightmare (2004) kiu estis nomumita por Oskar-premio.

Hubert Sauper
Hubert Sauper ĉe la Berlinale 2014
Hubert Sauper ĉe la Berlinale 2014
Persona informo
Naskiĝo 27-an de julio 1966 (1966-07-27) (57-jaraĝa)
en Kitzbühel
Ŝtataneco Aŭstrio
Alma mater Universitato de Parizo 8
Okupo
Okupo filmreĝisoro • dokumenttkinisto • ĉefkameraistoscenaristo
vdr

Sauper loĝis en Britio, Italio, kaj Usono kaj nune loĝas en Francio. Li studis filman reĝisoradon en universitatoj en Vieno kaj Francio. Li instruas kinarton en Eŭropo kaj Usono.

Sauper famas pro siaj politikaj dokumentaj filmoj, filmitaj realisme. Li akiris tutmondan agnoskon pro sia kina esprimmaniero, enhavo kaj estetiko. Liaj filmoj estas kutime polemikaj pro sia klara politika, socia, kaj poezia esprimmaniero. La filmo de Sauper Darwin's Nightmare estis nomumita por plej bona dokumenta filmo ĉe la Oskar-premio, kaj li ricevis premiojn en pli ol 50 internaciaj kinfestivaloj. Liaj du lastaj dokumentaj filmoj ricevis dekdu internaciajn kinpremiojn.

Filmaro redakti

  • 1993: On the road with Emil
  • 1994: Also schlafwandle ich am hellichten Tage
  • 1995: Lomographer’s Moscow (TV)
  • 1998: Kisangani diary
  • 2000: Seules avec nos histoires (TV)
  • 2004: Darwin’s Nightmare
  • 2014: We Come as Friends

Eksteraj ligiloj redakti