Hugh O’FLAHERTY (naskĝinta la 28-an de februaro 1898 en Lisrobin/Graflando Cork, mortinta la 30-an de oktobro 1963 en Cathair Saidhbhín/Graflando Kerry) estis irlanda pastro de la Katolika Eklezio. Li famis kiel sukcesa rezistadmovadano en la fare de Wehrmacht okupita Italujo. Kune kun helpantoj li kaŝis ĉ. 6500 judojn kaj el militkaptiteco fuĝintajn soldatojn de la Aliancanoj en monaĥejo kaj privataj kaj ekleziaj ejoj.

Hugh O’Flaherty
Persona informo
Naskiĝo 28-an de februaro 1898 (1898-02-28)
en Graflando Cork
Morto 30-an de oktobro 1963 (1963-10-30) (65-jaraĝa)
en Cathair Saidhbhín
Mortokialo apopleksio
Ŝtataneco Irlando
Alma mater St. Brendan's College, Killarney • Mungret College
Okupo
Okupo diplomato • katolika sacerdoto
vdr
Monumento por O'Flaherty en Cill Airne, Irlando
Kappler, la germana SS-subkolonelo kaj kontraŭulego de la pastro en Romo kiu atencis lin kaj postmilite baptitis de li

Vivo redakti

Baldaŭ post la naskiĝo de Hugh la familio translokiĝis al Cill Airne, kie la patro James O'Flaerty laboris kiel als Steward arbeitete. En la jaro 1918 Hugh ekfrekventis la Mangret-kolegion de la jezuitoj en Raheen, antaŭurbo de Limerick, kie la junuloj inter 14 kaj 18 jarojn havantaj preparataj estu je misio; Hugh tiam jam estis pli aĝa. Tio eblis nur kondiĉe ke episkopo pagu por ilia restado. La mecenato de Hugh estis la episkopo de Kapurbo Cornelius O'Reilly, en kies diocezo Hugh estu ordinata: pasxo eksterorda por persono kiu neniam estis forlasinta la provincon de Munster. Sed pro la tempoj tumultaj la planoj ŝanĝitis. Hugh O'Flaherty studis teologion unue ĉe la porpastra seminario de Cill Airne kaj 1922 li iris Romon kie li finis la studojn. En 1925 iĝis lia ordino; li ekaktivis por Vatikanurbo kiel diplomato vojaĝante al Egiptio, Haitio, Sankta Domingo kaj Ĉeĥoslovakio. En 1934 li nomunimits monsinjoro kaj kunlaboranto de la Sankta Ofico.

Libertemppasige li tre ŝatis la golfludadon; ofte li ludis kun Galeazzo Ciano, la tiamaj itala ministro pri eksteraj aferoj kaj bofilo de Benito Mussolini. Post militeksplodo O'Flaherty regule animzorgantis en internigejoj soldataj i.a. serĉonte pri la sortoj de forestantaj soldatoj. En kazo de trovo li informis tra la ondoj de Radio Vatikana la zorgoplenajn parencojn en diversaj landoj.

Post la renverso de Mussolini en 1943 la aliancana soldataro en Italujo kapitita ja liberigitis sed aŭtomate ekminacitis pro la enmarŝo de germanaj trupoj en Italujo. Minaco nova estis ankaŭ por multe da judoj italaj. Granda nombro da fuĝintoj alparolis O’Flaherty, kiu tuj komencis fondon de kaŝorganizaĵo por savi la minacatajn ulojn en klostroj kaj aliaj ejoj. Tiutempe li vivis ĉe la germana kolegio porpastra Campo Santo Teutonico de kie li manaĝeradis la helpadon en 1943/44.[1] Inter la plej valoraj helpantoj liaj estis la brita kolonelo Sam Derry, Delia Murphy (la edzino de la irlanda ambasadoro Thomas J. Kiernan) kaj Chetta Chevalier el Malto kiu flegis kaŝi fuĝintojn antaŭ la germanoj ankaŭ en sia privata domo. Jenas aliaj helpantoj: Aurelio Borg, Ugolino Gatt kaj Egidio Galea. Grava kontaktpersono estis la brita diplomato Sir D’Arcy Osborne.

La plej danĝera kontraŭulo de O’Flaherty estis la subkolonelo de SS Herbert Kappler, komandanto de Sicherheitspolizei kaj Sicherheitsdienst. Ĉar Kappler komprenis ke devas esti organizaĵo kontraŭgermana en Romo kaj li provis atenci la diplomaton vatikanurban. Ofte O’Flaherty sukcese ĉiam denove forlasis Vatikanurbon por atingi kaŝejojn aŭ ĉeesti sekretajn kunvenojn. Li maskis sin i.a. kiel almozpetulo, monaĥino, eĉ wehrmacht-ano. Fine okazis atenco ene de Vatikanurbo kontraŭ O’Flaherty, kiu fiaskis. Post liberigo de Romo fare de la Usona Armeo Kappler kaptitis kaj kondamnitis je malliberiĝo dumviva. Ĉiun monaton li ricevis viziton de O’Flaherty en la prizono; en 1959 Kapler konvertiĝis je la katolika kredo kaj baptitis de O’Flaherty mem.

Post la milito Hugh O’Flaherty plurfoje honoritis pro la meritoj. La usonanoj aljuĝis al li la Liberecmedalon (Medal of Freedom), la britoj nomumis lin komandoro de la Ordeno de la Brita Imperio; honoroj venis ankaŭ el Aŭstralio kaj Kanado. Pension fare de la itala ŝtato li tamen rifuzis. En 1960 li havis korinfarkto dum mescelebrado kaj oni resendis lin al Irlando. Ĵus antaŭ faritis planoj sendi lin kiel diplomaton al Tanzanio. Reveninte patrujen li vivis ĝismorte ĉe la fratino Bride Sheehan en Cahersiveen.

Postefikoj redakti

En 1983 oni filmigis la historion pri al rezistatbatalo de O’Flaherty kaj de liaj grupanoj sub la titolo Scarlet Pimpernel of the Vatican kun Gregory Peck en la ĉefrolo. La tombo de la monsinjoro eĉ hodiaŭ ofte vizitatas. En la Nacia parko de Killarney troviĝas monumento por li kaj fonditis amikara societo Hugh O’Flaherty Memorial Society. Lia vivo estas laŭprograme instruota al irlandaj lernantoj.[2] Beatigo lia ankaŭ de kelkaj intencatas.

Verkoj redakti

  • kun Jan Olav Smit: In our Father’s house. Saint Peter’s and the Vatican, Vatican Polyglot Press, Romo 1939.
  • kun Jan Olav Smit: O Roma felix: Practical guide for walks in Rome, Verdesi, Romo 1959.

Literaturo redakti

  • Arne Molfenter, Rüdiger Strempel: Über die weiße Linie. Wie ein Priester über 6.000 Menschen vor der Gestapo rettete. Dumont, Köln 2014, ISBN 978-3-8321-9760-5.
  • Brian Fleming: The Vatican Pimpernel. The Wartime Exploits of Monsignor Hugh O’Flaherty. Collins Press, Cork 2008, ISBN 978-1-905172-57-3.
  • Joseph Peter Gallagher: Scarlet Pimpernel of the Vatican. On the work of Monsignor Hugh O’Flaherty. Souvenir Press, London 1967.
  • Daniel M. Madden: Operation escape. The adventure of Father O’Flaherty. Hawthorn Books, New York 1962.

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Stefan Heid, Johann Ickx: "Der Campo Santo Teutonico, das deutsche Priesterkolleg und die Erzbruderschaft zur Schmerzhaften Mutter Gottes während des Zweiten Weltkriegs" en: Michael Matheus, Stefan Heid (eld.): Orte der Zuflucht und personeller Netzwerke. Der Campo Santo Teutonico und der Vatikan 1933-1955 Freiburg im Breisgau, 2015, ISBN 978-3-451-30930-4, p. 137-169
  2. Paula Konersmann: "Über die weiße Linie". En: Katholische Nachrichten-Agentur, 23.9.2014 (gazeto)