Hugh Swynnerton THOMAS, barono Thomas de Swynnerton (Windsor, Anglio, 21-a de Oktobro 1931-Londono, 7-a de Majo 2017)[1]​ estis brita historiisto kaj hispanisto.

Hugh Thomas
Persona informo
Naskiĝo 21-an de oktobro 1931 (1931-10-21)
en Windsor
Morto 7-an de majo 2017 (2017-05-07) (85-jaraĝa)
en Londono
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Alma mater Literatura fakultato de Parizo • Lernejo Sherborne • Reĝina Kolegio vd
Familio
Patro Hugh Whitelegge Thomas Thomas vd
Patrino Margery Augusta Angelo Swynnerton vd
Edz(in)o Vanessa Mary Jebb vd
Infanoj Inigo Thomas • Henry Isambard Tobias Thomas • Isabella Pandora Thomas vd
Profesio
Okupo politikistohistoriisto • universitata instruisto vd
Laborkampo historiopolitika sciencopolitikokoloniismo vd
Verkado
Verkoj The Slave Trade. The Story of the Atlantic Slave Trade: 1440–1870 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

De 1954 ĝis 1957 li laboris por la Foreign Office (Brita Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj), parte kiel sekretario de la brita delegitaro ene de subkomisiono de Unuiĝintaj Nacioj kaj en 1955 li veturis por la unua fojo al Hispanio. En 1961 li publikigis The Spanish Civil War (La Hispana Enlanda Milito), kiu ricevis premiojn kaj estis tradukita al 15 lingvoj. En 1971 li publikigis ampleksan historion de Kubo elde la kolonia epoko ĝis la kastrisma revolucio: nome Cuba, or the Pursuit of Freedom, frukto de dek jaroj de esplorado. Poste li studis la historion de la atlantika transporto de sklavoj.

Li estis profesoro en diversaj institucioj, ekzemple en la Universitato de Reading. Li defendis la politikon de Margaret Thatcher kaj en 1981 li estis nobeligita. Kun Raymond Carr kaj Paul Preston formis grupon de britaj hispanistoj dediĉita al studo de la ĵusa historio de Hispanio, speciale al tiu de la Hispana Dua Respubliko kaj al la Hispana Enlanda Milito, sed Thomas dediĉis sin poste al la historio de Hispanio en la Moderna Epoko, ĉefe per trilogio pri la Hispana Imperio formita per Rivers of Gold (2003), The Golden Age: The Spanish Empire of Charles V (2010) kaj World Without End: The Global Empire of Philip II (2014), lia lasta verko.

Notoj redakti

  1. Cowell, Alan (11a de majo 2017). «Hugh Thomas, Prodigious Author of Spanish History, Dies at 85». The New York Times. pp. B14. Konsultita la 23an de Februaro 2021.