Hugo Ferdinand Boss

Hugo Ferdinand Boss (Metzingen, 8-an de julio 18859-an de aŭgusto 1948) estis germana modofasonisto kaj fondinto de la vestokompanio Hugo Boss.

Hugo Ferdinand Boss
Persona informo
Naskiĝo 8-an de julio 1885 (1885-07-08)
en Metzingen, Virtembergo,  Germana Imperiestra Regno
Morto 9-an de aŭgusto 1948 (1948-08-09) (63-jaraĝa)
en Metzingen, Württemberg-Hohenzollern, Dosiero:Sen valoro Okupacio de Germanio
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoVajmara RespublikoNazia Germanio
Familio
Infano Gertrud Holy
Okupo
Okupo entreprenisto • mododezajnisto
vdr

Frua vivo redakti

Boss naskiĝis kiel filo de Luise Boss. Post iom da tempo kiel lernanto kaj unu jaron kiel laboranto li mem fondis kompanion en Metzingen en la jaro 1923.

Subteno al la nacia socialismo redakti

Boss fariĝis en 1931 membro de la Nacisocialisma Germana Laborista Partio, du jarojn antaŭ Hitler fariĝis potenculo.[1]

En la tria kvaronjaro de 1932 la tutnigra SS uniformo, celata por anstataŭigi la brunajn ĉemizojn de la SA, fasonita de SS-Oberführer Karl Diebitsch kaj grafika fasonisto Walter Heck.[2] La kompanio de Hugo Boss produktis tiujn nigrajn uniformojn kune kun la brunaj SA-ĉemizoj kaj la nigra-brunaj uniformoj de la Hitlerjugend[3][4]

Nombro de liaj laboristoj estis francaj kaj polaj militkaptitoj, kiuj devis fari punlaboron.[5]

Post la Dua Mondmilito Boss estis monpunata pro la subteno de la nazismo kaj akiris voĉdonmalpermeson.

Hugo Boss mortis en 1948 pro dentabsceso.[6]

Referencoj redakti

  1. "Hugo Boss Biography".
  2. Lumsden, Robin. A Collector's Guide To: The Allgemeine - SS, Ian Allan Publishing, Inc. 2001, p 53.
  3. "Hugo Boss Acknowledges Link to Nazi Regime", 1997-08-15. Kontrolita 2008-09-25.
  4. White, Constance C. R. "Patterns: Dealing with Hugo Boss's Nazi tie." The New York Times 19 August 1997: A20.
  5. Givhan, Robin, "Clothier Made Nazi Uniforms", Los Angeles Times, 1997-08-15. Kontrolita 2008-11-08.
  6. Zwangsarbeit in Metzingen , Ch.7: Die Firma Hugo Boss