Hugo JUNKERS (n. 3-an de februaro 1859 en Rheydt; m. 3-an de februaro 1935 en Gauting) estis germana inĝeniero kaj entrepenisto.

Hugo Junkers
Persona informo
Naskiĝo 3-an de februaro 1859 (1859-02-03)
en Rheydt,  Reĝlando Prusio
Morto 3-an de februaro 1935 (1935-02-03) (76-jaraĝa)
en Gauting,  Nazia Germanio
Tombo Tombejo Waldfriedhof en Munkeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater RWTH AachenTeknologia Universitato Berlino
Okupo
Okupo aerokosma inĝeniero • inventisto • universitata instruisto
vdr

Li vizitis la urban lernejon en Rheydt, la nunan Hugo-Junkers-gimnazion. Li studis ekde 1878 ĉe la Teknika Altlernejo Charlottenburg, Karlsruhe kaj Aachen. Inter 1888-1893 laboris ĉe "Dessauer Continental-Gasgesellschaft". Li evoluigis en *1892 la unuan kontraŭmovan motoron kun Wilhelm von Oechelhäuser.

En 1895 fondis li la firmaon "Junkers & Co" en Dessau por produkti akvovarmigajn aparatojn. Inter 1897-1912 agadis kiel profesoro ĉe RWTH Aachen.

Lia entrepreno produktis en 1915 la unuan tutmetalan aviadilon, J1, en 1919 la unuan pasaĝeran aviadilon F13.

Li fondis en 1921 la "Abteilung Luftverkehr der Junkerswerke", kiu pli poste iĝis parto de Lufthansa.

Ekde 1933, la nazioj devigis lin transdoni la patentojn kaj la akciojn al la germana Imperio.

Hugo Junkers havas nun muzeon en Dessau, kie li plej ofte agadis.

Eksteraj ligiloj redakti