Karl Wilhelm Julius Hugo Riemann (naskiĝis la 18-an de julio 1849 en Groß-Mehlra; mortis la 10-an de julio 1919 en Lepsiko) estis germana muzikteoriisto, muzikhistoriisto, muzikpedagogo kaj muzikleksikonisto.

Hugo Riemann
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1849 (1849-07-18)
en Sondershausen
Morto 10-an de julio 1919 (1919-07-10) (69-jaraĝa)
en Leipzig
Tombo Südfriedhof Leipzig
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Frederiko-Vilhelmo-Universitato en Berlino • Universitato de TubingenoAltlernejo por Muziko kaj Teatro „Felix Mendelssohn Bartholdy“ Lepsiko
Okupo
Okupo dirigentokomponisto • muzikologo • verkisto • muzika teoriisto • muzikinstruisto • universitata instruisto • pianisto
vdr

Hugo Riemann apartenas al la plej elstaraj personoj inter la muziksciencistoj. Siaj plej gravajn meritojn li atingis sur la kampo de la muzikteorio, kiun li ĝisfunde novigis.

Per sia teorio de la "funkcioj", baziĝanta sur harmonia duismo, Riemann metis la fundamentajn ŝtonojn de la nuntempa harmoniscienco. En modifita formo oni instruas ĝin ankoraŭ nun ĉe ĉiuj muzikedukejoj. Multaj muzikaj terminoj en liaj traktaĵoj nuntempe apartenas al la fakvortaro, ekz. "agogiko", "motivo" aŭ "frasigo". Vojmontra li estis ankaŭ sur la kampo de la muzikhistorio, ĉar li donis al ĝi ampleksan stilsciencan orientadon.

Eksteraj ligiloj redakti