Hugo RIESENFELD (n. la 26-an de januaro 1879 - m. la 10-an de septembro 1939) estis pionira aŭstria-usona komponisto por filmoj, sed ankaŭ violonisto.

Hugo Riesenfeld
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1879 (1879-01-26)
en Vieno
Morto 10-an de septembro 1939 (1939-09-10) (60-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio
Okupo
Okupo komponistodirigentoviolonisto • filmkomponisto • filmproduktorofilmreĝisoro
vdr

Riesenfeld naskiĝis en Vieno, kaj ekis komponistan karieron en sia denaska Aŭstrio. Li en 1907 elmigris al Usono kune kun Oscar Hammerstein, kaj laboris ekde 1907 ĝis 1911 en la opera kompanio de Hammerstein en Manhattan.

Riesenfeld komencis komponi filmajn muzikojn kun la muta versio de Carmen, fare de Raoul Walsh en 1915. Ekde 1917 ĝis 1925, li estis la ĝenerala muzikdirektoro responsa por ĉiuj produktaĵoj de United Artists Pictures. Li cetere laboris por Fox Film Corporation, Paramount Pictures kaj aliaj filmostudioj. Li entute kreis muzikojn por 61 filmoj.

Li mortis en Los-Anĝeleso en 1939 post longa malsano. Li estis 60-jarojn aĝa.

Filmoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti