Hulfteggpasejo estas montpasejo en la Antaŭalpoj inter Togenburgo en Kantono Sankt-Galo kaj la Tössvalo en Zurika Oberlando en Kantono Zuriko. La pasejo estas la akvodislimo inter la riveroj Töss kaj Turo.

Hulfteggpasejo
Hulftegg-Pasejkulmino
montpasejo
Alteco 954 m
Geografia situo CH1903: 715426 / 246832 (mapo)47.3622222222228.9666666666667Koordinatoj: 47° 22′ N, 8° 58′ O; CH1903: 715426 / 246832 (mapo)
Hulfteggpasejo (Kantono Sankt-Galo)
Hulfteggpasejo (Kantono Sankt-Galo)
DEC
Hulfteggpasejo
Hulfteggpasejo
Situo de Hulfteggpasejo
Hulfteggpasejo (Svislando)
Hulfteggpasejo (Svislando)
DEC
Hulfteggpasejo
Hulfteggpasejo
Situo de Hulfteggpasejo
Map
Hulfteggpasejo
Lando Svislando
Montaro Alpoj
Akvodislimo inter Töss - Turo
Ligas Fischenthal - Mühlrüti
Infrastrukturo vojo, poŝtaŭto
vdr

Priskribo redakti

La paseja vojo komenciĝas en Steg (komunumo Fischenthal) sur alteco de 699 m s.m.. La vojo unue pasas la valon de fontrivero de Töss preter la setlejo Fuchsloch kaj tiam grimpas en 3 serpentokurvoj al la pasejkulmino sur alteco de 954 s.m., kiu situas komplete sur la teritorio de Kantono Sankt-Galo en distanco de 4 km de Steg. En du serpentkurvoj la vojo tiam denove malsupren kondukas al ĝia finpunkto en Mühlrüti (komunumo Mosnang) sur alteco de 758 m s.m. en distanco de 3 km de la pasejkulmino respektive 7 km de la elirpunkto en Steg.

Trafiko redakti

 
Poŝtaŭtohaltejo sur la Hulfteggpasejkulmino

La pasejvojo estis finkonstruita en la jaro 1867. De Bütschwil poŝtaŭtolinio kondukas al la pasejkulmino.

Turismo redakti

La pasejkulmino estas elirpunkto de biciklaj vojoj al la montoj Hörnli kaj Schnebelhorn. Sur la pasejkulmino situas la gastejo Hulfteggpass, kiu estas ŝatata ekskurscelo de biciklistoj kaj motorbiciklistoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de la pasejo Hulftegg datiĝas el la jaro 1656 kiel Hulfteren. En la 18-a kaj 19-a jarcentoj la pasejo havis signifon por la bovkomerco kaj kotontransporto. La vojo kun longeco de 10 kilometroj kaj larĝeco de 5 metroj estis malfermita en la jaro 1867 post trijara konstrutempo, 37 jarojn post la lanĉo de la projekto.

Esperanto-movado redakti

En la paseja restoracio okazis komence de la 20-a jarcento diversaj Esperanto-kunvenoj. La 28-an de majo 2016 Svisa Esperanto-Societo revenis al la restoracio sur la pasejkulmino por sia 113-a ĝenerala kunveno.

La 7- an de septembro 2016 grupo de esperantistoj plantis tie arbon.

Eksteraj ligiloj redakti

Kantono Sankt-Galo