Humberside

administra unuo de Britio inter 1974 kaj 1996
Nomo
Humberside
Situo en Anglio
Bazaj informoj
administra centro: Beverley
areo: 3 511 km² (en 1991)
loĝantaro: 847 230 (en 1973)
843 280 (en 1981)
858 040 (en 1991)
Politiko
nuna regiono: Yorkshire and the Humber

Por la nuna oficiala statistika regiono angla, vidi Yorkshire and the Humber

Humberside - proksimuma prononco [HAMbrsajd] - estis administra unuo en norda Anglio, kiu ekzistis inter la jaroj 1974 kaj 1996. Ĝi grupigis la teritorion ambaŭflanke de la estuaro Humber, kaj tial ekhavis sian nomon. Multaj lokuloj ne aparte ŝatis la en 1974 novan administran unuon, kaj plunomis sian hejmregionon "orienta Jorkŝiro". Eble pro tiu negranda loka akceptiĝo en 1996 la regiono restrukturiĝis al la nuna oficiala statistika regiono Yorkshire and the Humber. La nomo "Humberside" tamen pluvivas en iuj nomoj, ekzemple de la Esperanto-Federacio de Yorkshire kaj Humberside.

la ponto la estuaro Humber estas la sola trafika konektilo inter la du partoj, kiuj konsistigis la administran unuon Humberside

Humberside kaj Esperanto redakti