Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio

La humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio estas tersupraĵa ekoregiono el la amazona ekoprovinco de la neotropisa ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj de la supra Amazona baseno. Ĝi estas parto de la tutmondaj 200-regiono "sudokcident-amazonaj humidaj arbaroj".

Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio
ekoregiono
ekoregiono • ekoregiono laŭ Monda Natur-Fonduso [+]
Koordinatoj10° 10′ 25″ S, 71° 30′ 55″ U (mapo)-10.173527-71.515218Koordinatoj: 10° 10′ 25″ S, 71° 30′ 55″ U (mapo) [+]

Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio (Tero)
Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio (Tero)
Situo de la ekoregiono.
Map
Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio
vdr

Priskribo redakti

 
Pluvarbaro borde de Dipatrin-Rivero, Peruo.

La ekoregiono estas karakterizata de relative plata pejzaĝo kun aluviaj ebenaĵoj dissekcitaj per ondigantaj montetoj aŭ altajn terasojn[1]. La bioto de la humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio estas riĉega pro la grandaj edafaj kaj topografiaj variaĵoj je loka kaj je regiona niveloj.

La humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio kovras ampleksan areon de Supra Amazonio kaj konsistas el kvar sub-basenoj : (1) la Pastaza – Maranjono kaj (2) la Ukajalo sub-basenoj drenas en la Supran Amazonon en Peruo; (3) la Akre-Rivero kaj (4) Dipatrin - Beni - sub-basenoj oriente drenas en la Juruá-n, Puruzon kaj Madejra-Riverojn, kiu, siavice, enfluas la Amazonon malsupren en Brazilo [1]. La ekoregiono estas bisekcita de nordo al sudo inter Peruo kaj Brazilo per la malgranda Disiganta Montaro (portugale : Serra do Divisor). Ĝi oriente etendas al la rando de Purus-Arko, aŭ praa zono de levado, en la sudokcidentan areon de la brazila subŝtato Amazonio. Ĝi tiam sudoriente etendas en nordan Bolivion kaj sude en mallarĝan zonon grupo sude laŭlonge de la bazo de Andoj. La altitudoj intervalas de 300 metroj je la okcidenta ĝis 100 metroj je la orienta limo de la ekoregiono. Ĉar tiu ĉi kovras vastan areon, ekzistas klimataj, edafaj kaj flaŭraj diferencoj ene de ĝi. Ĝenerale, la pli humidaj kaj malpli laŭsezonaj nordaj arbaroj (3 000 millimetrojn da ĉiujara precipitaĵo) samhavas nur 44 pocentojn de la arbospecioj kun arbaroj en la iomete pli sekaj, pli laŭsezonaj sudaj partoj. Tiuj ĉi ricevas de 1 500 ĝis 2 100 milimetroj de jara pluvo, pli malregule. Temperaturoj tra la jaro intervalas de 22 al 27 °C.

 
Mauritia flexuosa (arekacoj), estas ekonomie grava specio kiu superregas en iuj partoj de la ekoregiono.

Terformoj ĉeestantaj en la ekoregiono inkludas la altaĵajn terra firme (ne-inunditajn grundojn) plejparte sur nutraĵ-malbonaj lateritaj grundoj, la praajn riverebenaĵojn (plejparte ne-inunditajn ) sur nutraĵ-riĉaj grundoj, kaj prezentas riverebenaĵojn (várzea, laŭsezone inunditan grundon) de riĉegaj sedimentoj renovigitaj kun ĉiu ĉiujara inundo [1]. Flaŭre, klare diferencaj malaltaĵaj humidaj arbarospecoj troviĝas sur ĉiu de tiuj terformoj. La du gravaj tipoj estas unflanke la maturaj arbaroj de terra firme kaj aliflanke la evoluintaj sukcesiaj laŭsezone inunditaj arbaroj. Permanentaj marĉarbaroj estas oftaj en la aluviaj ebenaĵoj. Poŝoj da nutraĵ-malriĉaj blank-sablaj grundoj estas trovitaj ĉi tie kiuj subtenas arbarojn de pli malgranda alteco kaj pli malferma arbarokanopeo, kaj pli malalta alfa-diverseco, sed kun multaj endemioj. La arbaroj estas plejparte densa tropika pluvarbaro, sed ekzistas kelkaj duonarbareroj.

Ĉe unu ekrigardo, grandaj areoj povas ŝajni esti homogenaj densaj arbaroj kun kanopeoalteco de 30 ĝis 40 metroj kun kelkaj emerĝaj arboj de 50 metroj super la kanopeo [1]. Strukture, tiu povas esti la kazo; tamen, la speciokunmetaĵo multe reflektas la kontraŭaĵo : arbospeciovariado atingas pli ol 300 da specioj en ununura hektaro. Ekzistas kelkaj esceptoj al tiu alta diverseco, plejparte kie la arbareroj estas dominitaj de unusola aŭ de pluraj specioj. La unua kazo estas vastaj areoj (pli ol 180 000 da kvadrataj kilometroj) dominataj de la tre konkurencpovaj arbaj bambuoj Guadua sarcocarpa kaj Guadua weberbaueri proksime de Akro etendante en Peruon kaj Bolivion. Aliaj speciohomogenaj arbareroj inkludas la marĉarbarojn de la ekonomie gravaj palmoj Mauritia flexuosa kaj Jessenia bataua.

En la nordo de la ekoregiono, kelkaj el la plej bone konataj plantoj liveras produktojn de komerca valoro, kiel ekzemple kaŭĉuko (Hevea brasiliensis); grandfolia svitenio (Swietenia macrophylla), balzama miroksilo (Myroxylon balsamum), ligno; kaj volatila oleo (Amburana acreana); tagua nukso (Phytelephas microcarpa); kaj striknino (Strychnos asperula) [1].

Areo karakteriza por la suda parto de la ekoregiono, en norda Bolivio, subtenas laŭsezone humidan altarbaron kun kanopeoalteco de 35 metroj kun kelkaj emerĝantoj de 40 metroj kaj multaj apogradikitaj trunkoj. La plej grandaj arboj estas Ceiba pentandra, Poulsenia armata, Calycophyllum spruceanum, Swietenia macrophylla, kaj Dipteryx odorata. Aliaj arbospecioj tipe por tiu areo estas Calycophyllum acreanum, Terminalia amazonica, Combretum laxum, Mezilaurus itauba, Didymopanax morototoni, Jacaranda copaia, Aspidosperma megalocarpon, Vochisia vismiaefolia, Hirtella lightioides, kaj Hura crepitans. Palmoj inkludas, inter aliaj, membrojn de la genroj Astrocaryum, Iriartea kaj Sheelea, Oenocarpus mapora, Chelyocarpus chuco, Phytelephas macrocarpa, Euterpe precatoria, kaj Jessenia bataua. Lianoj estas komunaj kun proksimume 43 da specioj ĉeestantaj. Multaj amazoniaj specioj atingas la sudan limon de sia arealo ĉi tie. La bertoletio (Bertholletia excelsa) ĉeestas en la sudo, sed verŝajne ne estas indiĝena en la ekstrema okcidento de Amazonio.

Biodiverseco redakti

 
La oceloto, endanĝerigata specio, estas hejma en la humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio.

Kio estas karakteriza koncerne la ekoregiono estas la diverseco de vivejoj kreitaj per edafa, topografia kaj klimata variebleco. Vivejodiverseco, kune kun kompleksa geologia kaj klimata historio estas kondukinta al alta akumula biota riĉeco. Endemiismo kaj totala riĉeco estas altaj por vaskulaj plantoj, senvertebruloj kaj vertebruloj [1]. Tiu estas la amazonia centro de diverseco por arekacoj. La malofta palmo Itaya amicorum estas trovita ĉe la supra Javari-Rivero. Tiu ekoregiono gastigas la plej altan nombron da mamuloj kiu estas registrita por la Amazona ekoprovinco : 257 kun 11 endemioj. Ankaŭ la birdoriĉeco estas la plej alta ĉi tie kun 782 specioj kaj 17 endemioj. En la suda parto de la Tambopata Rezervejo, unu areo kiu sumiĝas je 50 kvadrataj kilometroj tenas la rekordon por birdspecioj: 554. Sur la blank-sablaj areoj en la nordo, plantoj endemiaj al tiu grundotipo inkludas Jacqueshuberia loretensis, Ambelania occidentalis, Spathelia terminalioides, kaj Hirtella revillae.

Multaj ĝenerale disvastiĝintaj amazoniaj mamuloj kaj reptilioj trovas hejmon en la ekoregiono [1]. Tiuj inkludas tapirojn (Tapirus terrestris), jaguarojn (Panthera onca), la plej grandajn vivantajn ronĝulojn de la mondo, kapibarojn (Hydrochoeris hydrochaeris), kinkajuojn (Potos flavus), kaj blanklipan pekarion (Tayassu pecari). Iuj el la tutmonde minacitaj bestoj ĉeestantaj en tiu ekoregiono inkludas nigrajn kajmanojn (Melanosuchus niger) kaj okulvitrumitajn kajmanojn (Caiman crocodilus crocodilus), lanajn simiojn (Lagothrix lagotricha), grandegajn lutrojn (Pteronura brasiliensis), grandegajn formikomanĝulojn (Myrmecophaga tridactyla), kaj ocelotojn (Leopardus pardalis).

 
Unu el la maloftaj specioj el la ekoregiono, la Cacajao calvus estas limigita al marĉarbaroj kaj aliaj arbaraj vivejoj apud akvo en la okcidenta Amazona arbaro de Brazilo kaj Peruo[2]

La primatoj Cebuella pygmaea kaj Callimico goeldii, Dinomys branickii ( ronĝuloj, kaj Bassaricyon gabbii (procionedoj) estas trovitaj ĉi tie, sed ne en la regionoj en la oriento [1]. Aliaj ĉeestantaj primatoj inkludas Saguinus fuscicollis kaj Saguinus imperator, Cebus albifrons, Saimiri sciureus, Pithecia irrorata, kaj Ateles paniscus. La malofta Cacajao calvus troviĝas en la nordo en marĉarbaroj.

La noktulo Hofman-unaŭo (Choloepus hoffmanni) estas ĝenerale bone distribuita en la ekoregiono same kiel la ĝenerale disvastiĝinta griza bradipo (Bradypus variegatus). Amazono estas bariero al kelkaj bestospecioj kiel ekzemple Saguinus nigricollis (primatoj) , kiu vivas je la norda flanko, kaj Saguinus mystax , kiu troviĝas sur la sudokcidenta flanko de la Amazono-Ukajalo-sistemo.

En la regiono de Manu, 68 specioj de reptilioj kaj 68 specioj de amfibioj estis raportitaj por la malaltaĵaj areoj dum 113 specioj de amfibioj kaj 118 specioj de reptilioj estas raportitaj en Madre de Dios, inkluzive de la maloftaj kaj interesaj serpentoj Bothriopsis bilineata kaj, Bothrops brazili, kaj ranoj kiel ekzemple Dendrophidion spp., Rhadinaea occipitalis, kaj Xenopholis scalaris [1].

Nuntempa stato redakti

Multe de la natura vivejo de la ekoregiono restas sendifekta, protektita kaŭze de absoluta nealirebleco [1]. Homoj restadis laŭlonge de la plej gravaj riveroj dum jarmiloj kaj subtile malgrandskale ŝanĝis la arbarojn, sed ĉirkaŭ la urbaj centroj la disvolviĝo daŭrigas. Tre malmultaj vojoj ekzistas en la ekoregiono, limigante la evoluon. Intensa senarbarigo estas limigita al la malmultaj vojoj kiuj ekzistas aŭ ĉirkaŭ urbaj centroj kiel ekzemple Iquitos, Puerto Maldonado, kaj Rio Branco.

Tipoj kaj graveco de minacoj redakti

La nealirebleco de tiu regiono, kune kun la malmulteco de la vojoj, sendifektis la plej grandan parton de la vivejo. Ankaŭ, ekzistas kelkaj naturprotektejoj, kiuj konservas tiun biologie ekstreme riĉan ekoregionon.

Referencoj redakti

  1. 1,00 1,01 1,02 1,03 1,04 1,05 1,06 1,07 1,08 1,09 World Wildlife Fund (2008-08-26). Mark McGinley: Southwest Amazon moist forests. 'Encyclopedia of Earth'. Alirita 2011-04-11.
  2. Veiga, L. M., Bowler, M., Silva Jr., J. S., Queiroz, H. L., Boubli, J.-P. & Rylands, A. B. (2008). Cacajao calvus. En: IUCN 2008. IUCN Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj. Elŝutita en 3 January 2009.

Bibliografio redakti

  • angle Ducke, A., and G. A. Black. 1953 : Phytogeographical Notes on the Brazilian Amazon, Anais da Academia Brasileira de Ciências, 25: 1-46.
  • portugale Silva, J.M. C. 1998 : Um método para o estabelecimento de áreas prioritárias para a conservação na Amazônia Legal, Report prepared for WWF-Brazil, 17 pp.

Vidu ankaŭ redakti


Neotropisaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
NT0101 Araŭkariaj humidaj arbaroj   Argentino,   Brazilo
NT0102 Atlantik-marbordaj restingaoj   Brazilo
NT0103 Bahiaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0105 Boliviaj jungaoj   Bolivio,   Peruo
NT0106 Kaating-enklavaj humidaj arbaroj   Brazilo
NT0116 Kokos-insulaj humidaj arbaroj   Kostariko
NT0117 Mar-andaj montarbaroj   Venezuelo
NT0120 Kubaj humidaj arbaroj   Kubo
NT0121 Montarbaroj de orienta Reĝa Kordilero   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0131 Jamajkaj humidaj arbaroj   Jamajko
NT0142 Napaj humidaj arbaroj   Ekvadoro,   Kolombio,   Peruo
NT0144 Nordorient-brazilaj restingaoj   Brazilo
NT0148 Centlaj marĉarbaroj   Meksiko
NT0150 Paranaj-paraibaaj landinternaj arbaroj   Argentino,   Brazilo,   Paragvajo
NT0151 Pernambukaj marbordaj arbaroj   Brazilo
NT0152 Pernambukaj landinternaj arbaroj   Brazilo
NT0153 Peruaj jungaoj   Peruo
NT0154 Petenaj-verakrucaj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko
NT0160 Marbordaj arbaroj de Serra do Mar   Brazilo
NT0162 Ĉiapas-patrinmontaraj humidaj arbaroj   Gvatemalo,   Meksiko,   Salvadoro
NT0164 Sud-floridaj rokejoj   Usono
NT0165 Sud-andaj jungaoj   Argentino,   Bolivio
NT0166 Humidaj arbaroj de sudokcidenta Amazonio   Brazilo,   Bolivio,   Peruo
NT0167 Talamankaj montarbaroj   Kostariko,   Panamo
NT0176 Verakrucaj humidaj arbaroj   Meksiko

Eksteraj ligiloj redakti