Humpolec (Sušice)

Ekzistas ankaŭ urbo Humpolec.

Humpolec (germane Kumpatitz) estas malgranda vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Sušice en distrikto Klatovy. Ĝi troviĝas proksimume 6 km sudoriente de Sušice. Estas ĉi tie registritaj 8 adresoj. En la jaro 2011 ĉi tie daŭre neniu vivis, la domaro havas refreŝigejan karakteron.

Humpolec
germane Kumpatitz
vilaĝo
Vido al Humpolec el 1,5 km malproksima observa turo sur Sedlo
Oficiala nomo: Humpolec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Plzeň
Distrikto Distrikto Klatovy
Administra municipo Sušice
Historia regiono Bohemio
Montaro Šumava cismontaro
Domoj 8 2009
Situo Humpolec
 - alteco 770 m s. m.
 - koordinatoj 49° 10′ 55″ N 13° 33′ 17″ O / 49.18194 °N, 13.55472 °O / 49.18194; 13.55472 (mapo)
Katastro 2,99 km² (299 ha) Humpolec u Sušice
Loĝantaro (2011)
Denseco 0 loĝ./km²
Unua skribmencio 1319
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 342 01
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Humpolec (Sušice)
Portalo pri Ĉeĥio

Humpolec situas en katastra teritorio Humpolec u Sušice kun areo 2,99 km².

La vilaĝo troviĝas en mallarĝa strio de herbejoj inter arbaroj kovrantaj ĉirkaŭaĵon de monteto Sedlo, sur teritorio de naturparko Kašperská vrchovina. Humpolec situas ekster ŝosea reto (ekde la plej proksima asfalta ŝoseo ĝi estas malproksima proksimume 2 kilometroj), en la vilaĝon kondukas sole gruzaj kaj argilaj vojoj en direkto oriento-okcidento. Da simile izolitaj domaroj inter Sušice kaj Kašperské Hory estas kelke. Inter lokaj memorindaĵoj apartenas rekonstruita kapelo kaj fontano en vilaĝplaco.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1319.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869140
1880120
1890136
1900113
1910129
1921117
JaroLoĝantoj
1930110
195039
19613
19703
19801
19911
JaroLoĝantoj
20010
20110

Galerio redakti