Hundo Kavelino estas skulptaĵo de hundo en Parko Planty en Bjalistoko, ligita kun historio de urbo kaj legendo. Aŭtoro de nuna monumento estas Małgorzata Niedzielko.

Skulptaĵo de Hundo Kavelino en bjalistoka Parko Planty

Priskribo de monumento redakti

Skulptaĵo estas farita de betono. Ĝi havas formon de hundo buldoga kun malfermita buŝo. Sur la piedestalo estas informon:

"Hundo Kavelino; Kopiskulptaĵo de Piotr Sawicki - maljuna farita de Małgorzata Niedzielko; Donaco de Podlaĥia Asocio por la Instigo de Belartoj (pole: Podlaskie Towarzystwo Zachęty Sztuk Pięknych) por Loĝantoj de Bjalistoko; mecenato:  "Contractus" kompanio kun limigita respondeco; Bjalistoko, 24-a de junio 2006."

Hodiaŭ la skulptaĵo troviĝas en la Parko Planty ĉe la avenueto en la direkto de la strato Legionowa proksime Esperanto Hotelo.

Historio redakti

Nuna skulptaĵo estas kopio de antaŭamilita monumento. Unua Hundo Kavelino troviĝis tiam ĉe la barilo de la Palaco de Branicki antaŭ la Preĝejo al la Plej Sankta Virgulino Maria. Gi estas kreita en 1936 de bjalistokaj artistoj Piotr Sawicki kaj Józef Sławicki. En 1944 skulptaĵo de hundo malaperis.

Ekzistas pluraj versioj koncerne la historion de la monumento. La unua estas la legendo de la heroa hundo el bjalistoka antaŭmilita hotelo Ritz. En la hotelo troviĝis juvelejon. La hundeto helpis haltigi de rabistoj. Tiel altvalora familia memoraĵoj post lia avoj de kolonelo de cararmeo Nikolao Kavelino restis. La juvelisto por memoro de la okazaĵo hundido nomis - Kavelino de la nomo de kolonelo. Nikolao Kavelino metis antaŭ la hotelo statuon al brava hundo, kiu helpis halti la ŝtelistojn[1]. La dua parolis, ke Kavelino estis hundo de la kolonelo Nikolao Kavelino. La kolonelo estis fama persono en Bjalistoko antaŭ la dua mondmilito. Li estis prezidanto de futbalklubo „Jagiellonia” kaj apogis bicikladon. Li estis karitata aktivisto. La skulptaĵo memoriĝas kolonelon kaj lian hundon[2].

Hundo Kavelino en kulturo redakti

Laŭ legendo nur persono de pura koro povas meti manon al la buŝo de la hundo kaj eliri el tiu renkonto nedifektita, alie la ŝtonstatuo viviĝos kaj fermos dentegojn al manoj de kuraĝulo. Feliĉe, ĝis nun ne estis tia kazo [3].

Amuza skulptaĵo estas loko de kunvenoj.Bjalistokanoj kaj turistoj volonte fotas kun ĝi.

En 2014 hundo Kavelino fariĝis heroo de la unua Bjalistoka gvidlibro por infanoj. La libro havas titolon "Promenado kun Kavelino"[4].

Referencoj redakti

  1. Legenda hundo Kavelino (pole). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-11-28.
  2. Skulptaĵo Hundo Kavelino (pole). Arkivita el la originalo je 2015-12-08. Alirita 2015-11-28.
  3. Kavelino (pole).
  4. Hundo Kavelino - heroo de unua gvidlibro por infanoj (pole).