Hundoforta ĉasado

Hundoforta ĉasado aŭ rekte adaptigita el la ĉeĥa Parforsa ĉasado de la franca par force de chiens (per la forto de la hundoj) estas antaŭpreparita ĉastipo, kiam nobela kompanio sur ĉevaloj en libera tereno sekvas antaŭĉasitan cervon. Por tiu ĉi celo ĝi estis liberigita el ujo kaj la cervo komencas fuĝi antaŭ la bojanta kaj kuranta ĉashundaro. La celo de la rajdantaro estas tute senfortigi ĝin kaj tute elĉerpitan cervon mortigi pere de ĉastranĉilo aŭ en pli malfruaj jaroj elĉerpigi ĝin tiel, ke ĝi ne kapablu plu kuregi kaj la posedanto reveturigas ĝin poste en ĝian originan medion.

Hundoforta ĉasado
hunda sporto • ĉasado
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
Mastro de la ĉaso

Estas du manieroj de ĉasadoj: franca maniero kaj angla maniero.

La franca maniero de ĉasado redakti

 
Halalio

Komence de la 18-a jarcento la kurĉasado havis severajn regulojn kaj kutimojn, el kiuj kelkaj en ĉasado ekzistas ankoraŭ nuntempe. La grupoj de arbaristoj kaj hundgvidantoj elektis kelkajn tagojn pli frue la cervon, kiu estos pelĉasata. La invititoj renkontiĝis sur difinita loko, kie ili ricevis alportitan refreŝiĝon. La gastiganto de la kurĉasado, ke la evento estu brila, kutime alveturadis per kaleŝo tirata per 4 – 6 ĉevaloj. Lia edzino kun akompanantino poste eksidis en malpezan duradan ĉaron, el kiu ili spektis la kurĉasadon.

Unue elkuris aro da hundoj gvidataj de sia gvidanto, elserĉis la cervon kaj sekvis ĝian spuron. La fortimigita cervo klopodis fuĝi. Dum laŭtega bojado de hundoj kaj trumpetado, la grupo de ĉassinjoroj sur ĉevaloj sekvis la pelatan cervon. La signaloj de trumpetoj informis la kompanion pri konduto kaj direkto de la fuĝanta besto, kiu ofte kuregis eĉ dekojn da kilometroj, ĝis ĝi estis tute elĉerpita. Poste ekis lasta batalo de la cervo kun hundoj. Ankaŭ en tiu ĉi stato la cervo ne rezignis sen batalo kaj ofte ankaŭ la hundoj estis vundataj. Fine la cervo falis teren, la hundoj estis haltigitaj, la cervo tenita je kornaro kaj la ĉefsinjoro de la kurĉasado mortigis ĝin per ĉastranĉilo. La cervo estis alveturigita al la plej proksima ĉaskasteleto. La trumpetistoj kornis „halali“, la cervo estis senintestigita kaj disporcigita. La ĉefsinjoro ricevis la kapon kun kornaro kaj la dekstran kruron.

Tiun ĉi francan manieron de la ĉasado ĉefe subtenis en Aŭstrio la geimperiestroj Karolo la 6-a kaj Maria Teresia. La imperiestro kelkfoje ĉeestis ĉasadon ĉe la ĉefkanceliero Francisko Kinský, kiu konstruigis (en 1723) por la Hundoforta ĉasado la kastelon Karlova Koruna (Krono de Karolo) en la urbeto Chlumec nad Cidlinou.

La angla maniero de la ĉasado redakti

 
Huberta ĉaso

En Anglio iam ofte okazadis kurĉasoj je vulpoj, kiuj tie estis tromultiĝintaj kaj kaŭzadis grandajn damaĝojn, ĉefe en farmoj de kortbirdaro. Dum la noktoj, kiam vulpoj serĉis la nutraĵon, la ĉasistoj ŝtopfermis iliajn ternestojn ke ili ne povu reveni en ilin kaj devu moviĝi tra la arbaro. La sekvan tagon grupoj de ĉasistoj sur ĉevaloj spurserĉis ilin. Aron da hundoj gvidis la hundestro kun siaj helpantoj. Kiam la hundoj eksentis (ekflaris) spuron de la vulpo, komenciĝis ĝia hasta sekvado. Kutime post kvaronhoro estis la vulpo atingita kaj mortigita de hundoj.

De la komenco de la 19-a jarcento vastiĝis nova ĉasmaniero el Anglio al Eŭropo, tiel nomata angla maniero kaj en tridekaj jaroj trans Germanio ĝi venis al Aŭstrio. Sed anstataŭ vulpoĉasado komenciĝis cervoĉasado. Kontraŭ la franca maniero, kiu celis ĉefe ĉasan vidpunkton, la angla maniero celis sportan vivĝuon de partoprenantoj; do la rajdantoj sur ĉevaloj en libera tereno devis superi diversajn naturajn obstaklojn kaj tiel pruvi sian rajdarton.

Por tiu ĉi celo estis la cervoj breditaj en aparta ĉasparko. Al la ĉasloko estis cervo alveturigata per cerva veturilo kaj ĉe la komenco de kurĉaso estis liberigata. Ĉasdirekto ne estis difinita, la pelata cervo montris ĝin mem. La ĉaso dependis laŭ fizika stato de la cervo aŭ laŭ aliaj momentaj cirkonstancoj. Kiam la cervo estis kurĉasita kaj atingita de hundoj, ili ne rajtis ĝin damaĝi. Se la cervo ne mortis de sovaĝa pelado, ĝi estis forveturigita reen en la ĉasparkon kaj la kompanio ĉe riĉe priservitaj tabloj amuziĝis kaj interŝanĝis siajn ĉastravivaĵojn.

Hundoforta ĉasado en Pardubice redakti

 
Trans la rivero

La centro de Hundoforta ĉasado en Aŭstrio-Hungario de kvardekaj jaroj de la 19-a jarcento ĝis la unua mondmilito estis la urbo Pardubice. Por tiu ĉi sporto de nobeluloj estis ĉi tie aparte favoraj kondiĉoj. En kazernoj ŝanĝiĝis diversaj rajdistaj regimentoj, kirasuloj, dragonoj, husaroj. Iliaj komandantoj kaj oficiroj, kutime de nobela deveno, ege ŝatis ĉevalrajdadon. Ankaŭ relative ebena ĉirkaŭaĵo de la regiono Pardubice kun multaj arbaretoj, herbejoj kaj kampoj sur sabla tero, kun malaltaj akvaj areoj, marĉejoj, riveretoj kaj rojoj ebligis terenon por rapida fuĝo de bestoj kaj eblon por ĉevalrajdantoj sekvi ilin ĉe superado de naturaj obstakloj.

En Bohemio organizis la unuan cervo-kurĉasadon laŭ angla maniero grafo Oktavian Kinský en la jaro 1836. Li alveturigis el Anglio pursangajn ĉevalojn kaj aron da makulkoloraj hundoj. Ankaŭ li regule invitis la plej bonajn rajdantojn el la regiono, nobelulojn kaj oficirojn el garnizonoj de Pardubice kaj Poděbrady. Kiam venis al Pardubice la kolonelo princo Francisko Liechtenstein (en 1837), kiu havis spertojn pri Hundoforta ĉasado el aliaj urboj, li aĉetis aron da hundoj kaj en la jaro 1841 aranĝis en Pardubice la unuan ĉason laŭ angla maniero. Tiun jaron li pagis ĉiujn elspezojn el sia mono (ĉevalojn, veturilojn, nutradon da hundaro, ĉas-licencon, damaĝojn sur la kampoj ktp.), sed dum sekvaj jaroj ankaŭ kotizis princo Auersperg kaj grafo Clam-Gallas.

 
Hundgvidantoj kaj hundaro sur kunvenejo

Por la unuaj Hundofortaj ĉasadoj oni utiligis 36 hundojn kaj 140 ĉevalojn, la ĉaspeloj okazis regule kaj semajne por cervo kaj por leporo. Tiam la urbo Pardubice havis nur proksimume 4 mil loĝantojn, sed ĉiam aŭtune en la tempo de ĉasoj estiĝis la urbo sporte-socia centro de eŭropaj nobeluloj kun riĉa kultura vivo kaj kun la plej nova modo. La ĉeestantoj de Hundoforta ĉasado alportadis en la urbon multe da mono kaj tiel subtenadis evoluon, komercon kaj metiojn. Malavaraj repagoj de damaĝoj por rikolto al terkulturistoj ofte estis bonvenaj kaj iam eĉ misuzataj kaj damaĝoj supertaksataj.

Kiam en la jaro 1850 estiĝis nova mastro de ĉasoj barono Zedtwitz, ĉiu partoprenanto devis pagi ankaŭ por sia gasto parton de elspezoj. En la jaro 1867 ekmastris ĉasadon Egon Thurn-Taxis, eminenta sportulo kaj eleganta rajdanto, kiu klopodis altigi sportan kaj socian nivelon de ĉasoj. El Anglio estis alveturigitaj novaj pli rapidaj hundoj, rajdantoj vestis hel-ruĝajn jakojn kun specialaj butonoj de “Ĉasa klubo Pardubice“. La ĉasoj en tiu ĉi periodo estis sukcesaj kaj long-distancaj ofte kelkajn dekojn da kilometroj. Ĉeestis ankaŭ belaj damoj, kaj en la tagoj, kiam la ĉasoj ne okazis, estis aranĝata riĉa socia vivo, la plej bona de la fondiĝo de Hundoforta kompanio.

 
Parforsa ĉaso, ekspozicio en Pardubice, Ĉeĥio

En la jaro 1872 ekmastris ĉasojn reĝido Emil Fürstenberg, eminenta arbaristo, kiu kun hundgvidantoj uzis nur plej bonajn ĉevalojn kaj bestojn por ĉasoj de posedaĵo de la reĝido de Lány. Tiu ĉi bestaro havis bonegan famon kaj estis uzata ĝis la mondmilito. En la jaro 1874 partoprenis por kelkaj tagoj ankaŭ la imperiestro Francisko Josefo la 1-a kun imperiestrino Alžběta (Elizabeto). La ĉasoj ĉe la partopreno de la imperiestro estis aparte sukcesaj.

En tiu ĉi tempo estiĝis „Velká pardubická steeplechase“ (Granda ĉevalvetkuro en Pardubice, Ĉeĥio). La reĝido Emil Fürstenberg kun la grafo Max Ugart preparis linion kaj la 5-an de novembro 1874 okazis la unua konkurso de tiu ĉi plej granda ĉevalvetkurado en eŭropa kontinento. Sukcesaj estis tiuj ĉevaloj, kiuj regule partoprenadis en Hundoforta ĉasado.

Estis periodo, kiam la ĉasadon partoprenis nur 5-6 rajdantoj, sed ekzemple en la jaro 1911 partoprenis la ĉas-sezonon 952 rajdantoj. Gravaj partoprenantoj de la ĉasadoj estis hundgvidantoj, kiuj per siaj arto kaj laboro kun la hundoj kreis la nivelon de la ĉasoj.

La lasta Hundoforta ĉasado en Pardubice okazis la 6-an de decembro 1913. Militaj eventoj en la jaro 1914 haltigis pluajn ĉasadojn; rajdantoj kaj ĉevaloj devis helpi en la milito. Post la milito la ĉasoj jam ne estis renovigitaj kaj la ĉasista asocio likvidiĝis.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

 
Ĉaso per ĉevaloj, ekshibicio en Atlanta, Usono
  • Miloš Svoboda: Pardubické parforsní hony. Eldonis Klub přátel Pardubicka (Amika klubo de Pardubice) en la j. 2003

Eksteraj ligiloj redakti