Hungara Olimpika Komitato

nacia olimpika komitato de Hungario

Hungara Olimpika Komitato (hungare: Magyar Olimpiai Bizottság, MOB) estas neprofitdona organizaĵo kreita en 1895[1], kiu funkcias kiel la Nacia Olimpika Komitato (NOK) de Hungario. Kiel NOK, la Hungara Olimpika Komitato celas subteni hungarajn atletojn, sporton en Hungario kaj organizi tiujn Olimpikajn Ludojn, kiuj okazus en Hungario. Ĝis nun Hungario tamen ankoraŭ ne organizis Olimpikon. Ekde la jaro 2010, la prezidanto de la komitato estas Zsolt Borkai,[1] post kiam lia antaŭulo, Pál Schmitt, estis elektita prezidanto de Hungario.

Hungara Olimpika Komitato
Nacia Olimpika Komitato
Komenco 19-a de decembro 1895
Lando(j) Hungario vd
Sidejo Budapeŝto, Hungario
Ĉefestro(j) Zsolt Gyulay (kajakisto) vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti