Hunoj

nomada popolo, enirinta Eŭropon dum la 4a jarcento
tengrismo

La hunoj estas popolo origine el Centra Azio, kiu kreis imperion en orienta Eŭropo en la unuaj jarcentoj de nia erao. La popoloj kirliĝintaj en la senlimaj stepoj de Centra Azio ne havais etnan unuecon. La unueco, kiam jam aperis unueco, baziĝis sur alija ideologiaj kaj ekonomiakaj faktoroju, apenaŭ kompreneblaj de modernuloj[1].

Hunoj
tribo • formortinta homa grupo
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)
huna lingvo
Religio
vdr

Oni foje rilatigas ilin al pli antikva popolo xiong-nu (elp. ŝiungnuoj). La unuaj ĉinaj fontoj skribas pri ili jam en la 12-a jarcento a.K. kiam ili daŭre penetris Nord-Ĉinion kaj prirabis la areon. Ilia ĉefa okupiĝo estis la nomada bestobredado kaj la ĉasado. En la 3-a jarcento a.K. formiĝis la asocio de 24 hunaj triboj, kiu kondukis prirabajn militirojn en Orient-Azion. La ĉinoj ekkonstruis la Grandan Ĉinan Muron ĉefe pro tiuj militiroj dum la Dinastio de Ĉin. La sukcesaj militiroj de Ĉinio kaj la ribeloj de la konkeritaj popoloj kondukis al la disfalo de la huna asocio en la 1-a jarcento a. K. Formiĝis du asocioj, el kiu la asocio de la sudaj triboj venis al dependa situo al Ĉinio. Tiu historia rilato inter ŝiungnuoj kaj hunoj ne estas tamen akceptata de ĉiuj esploristoj.

La okcidentaj hunoj redakti

La nordaj hunaj triboj venis al areo de la nuna Kazaĥio kaj tie formis fortan socion. De tie ili migris okcidenten kaj en la 1-a jc. p.K alvenis al la areo inter la Kaspia maro kaj la Arala maro, poste migris al la stepoj apud la riveroj Volgo kaj Don. Ili konkeris unue la alanojn poste la orientajn gotojn (375) kaj baldaŭ alvenis al la limoj de la Romia imperio. Ili konkeris en la 4-a jarcento Panonion (de kie la romiaj legioj jam pli frue retiriĝis).

En 433 ili reĝo iĝis Atilo, sub kies estrado la Huna Imperio vivis sian oran epokon. Li gvidis la imperion per fortaj manoj. Dum lia regado, la hunoj ekis du gravajn militirojn. Unue ili atingis eĉ Galegion, dumvoje detruis la urbojn ĉedanubajn kaj transpaŝis Rejnon. La romia armeo sub gvido de Ecio venkis en la batalon de Katalunio kaj ili repelis la hunojn. La hunoj militiris al Italio, kie ili detrus la urbojn Akileion, Mediolanon (hodiaŭ Milanon) kaj ekmarŝis al Romo. Romo surprenis grandegan jaran impostpagon tiel evitinte la atakon, detruon. Post la morto de Atilo, la huna asocio disfalis kaj pro la ribelo de la jugitaj popoloj, ili reiris al la stepoj de Sud-Rusio kaj asimiliĝis.

Heftalitaj hunoj redakti

Per la nomo blankaj hunoj aŭ heftalitaj hunoj estas konata imperio kiu dominis en centra-suda Azio, inklude Hindion. Ilia ĉefa reĝo estis Mihirakula. Ne estas klara ilia rilato kun la aliaj hunoj.

Literaturo en Esperanto redakti

Eugene de Zilah, La princo de la hunoj, eld. Mondial

Referencoj redakti

  1. (eo) Eugène de Zilah, Hunoj, pano kaj papero, La Gazeto, n-ro 170, paĝoj 3-7, la 15-an de februaro 2014.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti