Hupalupa (ankaŭ literumata HupalupuHupalupo) estis reĝo de la guanĉoj, la indiĝenaj loĝantoj de la Kanariaj Insuloj.

Hupalupa
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1499 (1499-11-30)
en La Gomera
Morto
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo monarko
vdr

En 1488 li gvide partoprenis la ribelon de la gomeranoj, la guanĉaj loĝantoj de la insulo kontraŭ la perforte okupanta soldataro de la Reĝlando Kastilio. La armean okupon gvidis la despota armeestro kaj nobela reganto Hernán Peraza, kiu en tiu ribelo de la guanĉoj en novembro 1488 estis mortigita fare de la juna guanĉa militisto Hautacuperche. Hautacuperche estis antaŭvidita posteulo de Hupalupa kiel guanĉa reĝo, sed mem estis mortigita en unu de la sekvaj bataloj fine de la jaro 1488. Fine la ribelo malsukcesis, kaj en la sekvaj jaroj granda parto de la guanĉoj estis mortigitaj respektive iom poste malliberigite kiel sklavoj transportitaj al la novaj hispanaj kolonioj en Centra Amerioj, tiel ke la guanĉa etno estis praktike ekstermita.

Pri Hupalupa ankoraŭ nun memorigas la nomo de la fekunda valo kaj samnoma municipo Valle Gran Rey ("valo de la granda reĝo"), en la okcidento de la insulo La Gomera.