Iŝmael (hebree יִשְׁמָעֵאל yišmāʿêl ; arabe إسماعيل Islma'il ), laŭ Biblio (Genezo) estis filo de Hagar, sklavino de Sara kaj Abraham. Laŭ tradicie li estas prapatro de la araboj. Islamanoj vidas lin kiel unu el profetoj. Laŭ Biblio, li vivis 137 jarojn. Sankta Paŭlo citas lin en Gal 4:21-31.

Iŝmael
Biblia persono
homa biblia persono • profeto de Islamo
Verko Genezo 25
Genezo 28
Genezo 16
Informoj
Eble sama Iŝmaelo en Islamo
Sekso vira
Religio Abrahama religio
Patro Abrahamo
Patrino Hagar
Gefratoj Isaak
Edzo/Edzino Bint Al Madad
Infanoj Nebaioth • Mahalath • Basemath • Dumah • Adbeel • Naphish • Mibsam • Mishma • Massa • Hadad • Tema • Kedemah • Jetur • Qeydar-e Nabi
vdr
Pilgrimantoj prenantaj akvon el Puto Zamzam en la Masĝid al-Haram.
Forpelo de Hagar, patrino de Iŝmael, kaj li mem.

En Islamo, oni kredas, ke Puto Zamzam estas akvofonto generita mirakle fare de Dio, kiu aperis spontane antaŭ jarmiloj kiam, laŭ islama tradicio, la Puto Zamzam estis revelaciita al Hagar, patrino de Iŝmael, ĉar ŝi iris serĉi akvon malespere por sia juna filo. Ŝi ne trovis akvon ĝis li malkovris la Zamzam, kiu kontentigis la soifon de la knabo. Mekko estas sur seka varma valo kun malmultaj akvofontoj, kaj laŭ la tradicio, la akvo de Zamzam estas benita de Dio. Oni kredas, ke la akvo de Zamzam havas specialajn proprecojn, kiuj finigas la malsaton kaj kuracas malsanojn. Estas malmultaj la pilgrimantoj kiuj revenas de sia pilgrimado sen botelo kun akvo de Zamzam. Estas la akvo kiun oni servas al la publiko pere de fridujoj en la Masĝid al-Haram en Mekko kaj en la moskeo Masĝid al-Nabaŭi en Medino. Ĉiuj pilgrimantoj klopodas trinki tiun akvon dum sia pilgrimado kaj kelkaj malsekigas siajn vestojn de la "ihram" en tiu, tiel ke la tolo estu uzebla por sia propra entombigo, kiel mortotuko kiam ili mortos.