I, Robot (romano)

novelaro far Isaako Asimov

Mi, roboto (angle I, Robot) estas libro de Isaac Asimov kiu unue estis publikigita fare de eldonejo Gnome en 1950. La libro enhavas kolekton de naŭ noveloj, ligitaj en unu kadrorakonto. La rakontoj unue aperis en la usonaj revuoj Super science stories, kaj Astounding science fiction, inter la jaroj 1940-1950. Ĉiuj rakontoj traktas robotojn kun artefarita cerbo, kiuj estas kondiĉigitaj de la robotleĝoj de Asimov - la leĝoj kiuj malhelpas ilin damaĝi homojn aŭ sin. La rakontoj en la libro estas rilatitaj al la serio de robotoj fare de Asimov.

I, Robot
novelaro
Aŭtoroj
Aŭtoro Isaac Asimov
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2-a de decembro 1950
Loko Bostono
Eldonejo Gnome Press
Ĝenro sciencfikcia novelo
Loko de rakonto Nov-Jorko
Honorigoj NPR Top 100 Science Fiction and Fantasy Books
vdr

La rakontoj disvolvas la vidpunkton de Asimov pri robotoj. Asimov viziis robotojn unue kaj ĉefe kiel ilon dezajnitan por plibonigi la vivokvaliton de homoj, kaj li provas trakti la danĝerojn kiuj povas ekestiĝi de uzado de ĉi tiu ilo. Male al rakontoj kiel ekzemple "Frankenŝtejno" en kiu la golemo leviĝas kontraŭ sia kreinto, la robotoj de Asimov, eĉ kiam ne funkciantaj ĝuste pro sia malbona dezajno, ne provas detrui siajn kreintojn. La plej multaj el la rakontoj rondiras ĉirkaŭ la tri leĝoj de robotiko, la malsamaj interpretoj kiujn robotoj povas doni al ili, la konfliktoj kiujn ili renkontas en provado obei ĉiujn tri, kaj la konstanta evoluo tra kiu robotoj trairas. Interalie, la libro priskribas roboton kiu servas kiel vartisto, roboton kiu legas pensojn kaj religian roboton.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti