La IARU (Internacia Amatora Radia Unio) angle International Amateur Radio Union estas la internacia unuiĝo de la radioamatoroj. Ĝi estis fondita la 18-an de aprilo 1925 dum sia unua kongreso en Parizo. La protokolo de tiu kongreso estis skribita en tri lingvoj: angla, franca, esperanta. Ĝi reprezentas radioamatorajn membrojn de landaj asocioj, ordigas kaj harmoniigas la uzon de la radioamatoraj bendoj. Ĝi ankaŭ reprezentas la radioamatoran komunumon ĉe Internacia Telekomunika Unio.

Internacia Amatora Radia Unio
International Amateur Radio Union
emblemo
internacia organizaĵo
Komenco 1925
Sidejo Newington,
 Usono
Tipo NRO
Agareo

Amatora radio

Estr(ar)o Tim Ellam, VE6SH
Filioj IARUMS vd
Retejo http://www.iaru.org/
vdr

Lingvo por internaciaj kontaktoj redakti

Inter aliaj la kongreso laŭ la protokolo "decidis rekomendi la uzadon de Esperanto..." por internaciaj kontaktoj.

Tiu decido estis logika el la vidpunkto de la 271 partoprenantoj, kiuj venis el 26 landoj, plimulto el Eŭropo. El Usono ĉeestis nur 6 partoprenantoj. En la praktiko la granda plimulto de la radioamatoroj estis usonanoj, kiuj faris siajn radiokontaktojn en la angla. Tial la angla lingvo superis kaj nun la plimulto de internaciaj radioamatoraj kontaktoj estas farata en angla.

Dum la komencaj jaroj oni nur povis uzi la morsan kodon, ne parolan transsendon. En morsa kodo oni uzas laŭeble mallongajn esprimojn kaj mallongigojn por savi tempon. Por tio oni inventis specialan Q-kodon. Ekzemploj: QSL = konfirmkarto, QTH = loko, QRZ? = kiu vokas?, QSY = ŝanĝas frekvencon.

Ankaŭ ĵargonaj esprimoj estis evoluitaj, ekzemple

  • cq (= ĝenerala alvoko) el la angla "seek you" = (mi) serĉas vin, por ĝenerala alvoko,
  • yl = young lady = juna virino,
  • xyl = eks-juna virino = edzino,
  • 73! = ĝis!

Poste oni abunde uzis la Q-kodon kaj la ĵargonajn esprimojn ankaŭ en voĉaj kontaktoj. Tiel evoluis speciala radioamatora dialekto de la angla.

La koda dialekto helpas en simplaj, normigitaj kontaktoj, sed ne povas anstataŭi bonan scion de lingvo. La esperantistoj provas eviti la kodajn esprimojn kaj uzi bonan Esperanton. KH6GT kaj la pacifika rondo ĉirkaŭ 1970 evoluis liston de taŭgaj fakvortoj kaj praktike uzis ilin dum miloj da eterkontaktoj. KH6GT eldonis vortaron kun radioamatoraj fakvortoj. En tiu vortaro ankaŭ estis literuma alfabeto.

Vidu la artikolon radioamatora vortaro

Estraro redakti

IARU havas prezidanton, vicprezidanton, sekretarion kaj aliajn estraranojn (inkludante reprezentantojn laŭ regionoj) kiuj estas parto de la administra konsilio. La Internacia Sekretariado de IARU (IARUIS angle IARU International Secretariat) estas gvidata de nacia radioamatora asocio elektita de la naciaj ligitaj asocioj. Nuntempe tiu asocio estas Amerika Radio-Relajsa Ligo (ARRL) kiu atentas pri IARUIS ekde siaj oficejoj en Usono.

Diplomo WAC redakti

Dum multaj jaroj IARU esponsoras la radioamatoran diplomon WAC (Worked All Continents) por radioamatoroj kiuj konfirmis ambaŭdirektajn kontaktojn kun radioamatoroj en ĉiuj el la plentempe loĝataj kontinentoj. Specialaj aldonoj ekzistas por kelkaj bendoj kaj elsendmodoj.

Regionoj redakti

IARU estas dividita en 3 grandaj regionoj,[1] ili estas:

  • Regiono 1, Europo, Afriko kaj Norda Azio.[2]
  • Regiono 2, Ameriko.[3]
  • Regiono 3, Azio kaj Pacifiko.[4]

Regiono 1 redakti

 
IARU Regiono 1 Asociaj Membroj.
Lando Asocia membro Mallongigo
  Albanio Albanian Amateur Radio Association AARA
  Alĝerio Amateurs Radio Algeriens ARA
  Andoro Unió de Radioaficionats Andorrans URA
  Armenio Federation of Radiosport of the Republic of Armenia FRRA
  Aŭstrio Österreichischer Versuchssenderverband OEVSV
  Barejno Amateur Radio Association of Bahrain ARAB
  Belorusio Belarussian Federation of Radioamateurs and Radiosportsmen BFRR
  Belgio Royal Union of Belgian Radio Amateurs UBA
  Bosnio kaj Hercegovino Asocijacija Radioamatera u Bosne i Hercegovine ARABH
  Bocvano Botswana Amateur Radio Society BARS
  Bulgario Bulgarian Federation of Radio Amateurs BFRA
  Burkino Association des Radioamateurs du Burkina Faso ARBF
  Kameruno Association des Radio Amateurs du Cameroun ARTJ
  Kataro Qatar Amateur Radio Society QARS
  Ebura Bordo Association Des Radio Amateurs Ivoiriens ARAI
  Kroatio Hrvatski Radioamaterski Savez HRS
  Kipro Cyprus Amateur Radio Society CARS
  Danio Experimenterende Danske Radioamatører EDR
  Egiptio Egypt Amateurs Radio Assembly EARA
  Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj Emirates Amateur Radio Society EARS
  Slovakio Slovenský Zväz Rádioamatérov SZR
  Slovenio Zveza Radioamaterjev Slovenije ZRS
  Hispanio Unión de Radioaficionados Españoles URE
  Estonio Eesti Raadioamatööride Ühing ERAU
  Etiopio Ethiopian Amateur Radio Society EARS
  Ferooj Føroyskir Radioamatørar FRA
  Finnlando Suomen Radioamatööriliitto SRAL
  Francio Réseau des Émetteurs Français REF
  Gabono Association Gabonaise des Radio-Amateurs AGRA
  Gambio Radio Society of The Gambia RSTG
  Kartvelio National Association Radioamateurs of Georgia NARG
  Germanio Deutscher Amateur-Radio-Club DARC
  Ganao Ghana Amateur Radio Society GARS
  Ĝibraltaro Gibraltar Amateur Radio Society GARS
  Grekio Radio Amateur Association of Greece RAAG
  Gvineo Association des Radioamateurs de Guinea ARGUI
  Hungario Magyar Rádióamatõr Szövetség MRASZ
  Islando Íslenskir Radíóamatörar IRA
  Irako Iraqi Amateur Radio Society IARS
  Irlando Irish Radio Transmitters Society IRTS
  Israelo Israel Amateur Radio Club IARC
  Italio Associazione Radioamatori Italiani ARI
  Jordanio Royal Jordanian Radio Amateur Society RJRAS
  Kazaĥio Kazakhstan Federation of Radiosport and Radio Amateur KFRR
  Kenjo Amateur Radio Society of Kenya ARSK
  Kuvajto Kuwait Amateur Radio Society KARS
  Latvio Latvijas Radio Amatieru Līga LRAL
  Libano Radio Amateurs of Lebanon RAL
  Lesoto Lesotho Amateur Radio Society LARS
  Liberio Liberia Radio Amateur Association LRAA
  Liĥtenŝtejno Amateurfunk Verein Liechtenstein AFVL
  Litovio Lietuvos Radijo Mėgėjų Draugija LRMD
  Luksemburgo Réseau Luxembourgeois des Amateurs d'Ondes Courtes RL
  Nord-Makedonio Radioamaterski Sojuz na Makedonija RSM
  Malio Club des Radioamateurs et Affilies du Mali CRAM
  Malto Malta Amateur Radio League MARL
  Maŭricio Mauritius Amateur Radio Society MARS
  Moldavio Asociatia Radioamatorilor din Moldova ARM
  Monako Association des Radio-Amateurs de Monaco ARM
  Mongolio Mongolian Radio Sport Federation MRSF
  Montenegro Montenegrin Amateur Radio Pool MARP
  Maroko Association Royale des Radio Amateurs du Maroc ARRAM
  Mozambiko Liga dos Rádio Emissores de Moçambique LREM
  Namibio Namibian Amateur Radio League NARL
  Nederlando Vereniging voor Experimenteel Radio Onderzoek Nederland VERON
  Niĝerio Nigeria Amateur Radio Society NARS
  Norvegio Norsk Radio Relæ Liga NRRL
  Omano Royal Omani Amateur Radio Society ROARS
  Pollando Polski Związek Krótkofalowców PZK
  Portugalio Rede dos Emissores Portugueses REP
  Britio Radio Society of Great Britain RSGB
  Ĉeĥio Český Radioklub CRK
  Demokratia Respubliko Kongo Association des Radio Amateurs du Congo ARAC
  Rumanio Federaţia Română de Radioamatorism FRR
  Rusio Russian Amateur Radio Union SRR
  San-Marino Associazione Radioamatori della Repubblica di San Marino ARRSM
  Senegalo Association des Radio-Amateurs du Senegal ARAS
  Serbio Savez Radio-Amatera Srbije SRS
  Sieraleono Sierra Leone Amateur Radio Society SLARS
  Sud-Afriko South African Radio League SARL
  Svazilando Radio Society of Swaziland RSS
  Svedio Föreningen Sveriges Sändareamatörer SSA
   Svislando Union of Swiss Short Wave Amateurs USKA
  Sirio Syrian Scientific Technical Amateur Radio Society SSTARS
  Taĝikio Tajik Amateur Radio League TARL
  Tanzanio Tanzania Amateur Radio Club TARC
  Tunizio Association Tunisienne des Radioamateurs ASTRA
  Turkio Telsiz ve Radyo Amatörleri Cemiyeti TRAC
  Turkmenio Liga Radiolyubiteley Turkmenistana LRT
  Ugando Uganda Amateur Radio Society UARS
  Ukrainio Ukrainian Amateur Radio League UARL
  Jemeno sen reprezento, amatora radio malpermesite
  Ĝibutio Association des Radioamateurs de Djibouti ARAD
  Zambio Radio Society of Zambia RSZ
  Zimbabvo Zimbabwe Amateur Radio Society ZARS

Regiono 2 redakti

 
IARU Regiono 2 Asociaj membroj.
Lando Asocia membro Mallongigo
  Angvilo Anguilla Amateur Radio Society AARS
  Antigvo kaj Barbudo Antigua and Barbuda Amateur Radio Society ABARS
  Nederlandaj Antiloj Vereniging voor Experimenteel Radio Onderzoek in de Nederlandse Antillen VERONA
  Argentino Radio Club Argentino RCA
  Arubo Aruba Amateur Radio Club AARC
  Bahamoj Bahamas Amateur Radio Society BARS
  Barbado Amateur Radio Society of Barbados ARSB
  Belizo Belize Amateur Radio Club BARC
  Bermudo Radio Society of Bermuda RSB
  Bolivio Radio Club Boliviano RCB
  Brazilo Liga de Amadores Brasileiros de Rádio Emissão LABRE
  Britaj Virgulininsuloj British Virgin Islands Radio League BVIRL
  Kanado Radio Amateurs of Canada RAC
  Kajmana Insularo Cayman Amateur Radio Society CARS
  Ĉilio Radio Club de Chile RCCH
  Kolombio Liga Colombiana de Radioaficionados LCRA
  Kostariko Radio Club de Costa Rica RCCR
  Kubo Federación de Radioaficionados de Cuba FRC
  Dominiko Dominica Amateur Radio Club DARCI
  Dominika Respubliko Radio Club Dominicano RCD
  Ekvadoro Guayaquil Radio Club GRC
  Salvadoro Club de Radio Aficionados de El Salvador CRAS
  Grenado Grenada Amateur Radio Club GARC
  Gvatemalo Club de Radioaficionados de Guatemala CRAG
  Gujano Guyana Amateur Radio Association GARA
  Haitio Radio Club d'Haïti RCH
  Honduro Radio Club de Honduras RCH
  Jamajko Jamaica Amateur Radio Association JARA
  Meksiko Federación Mexicana de Radio Experimentadores FMRE
  Moncerato Montserrat Amateur Radio Society MARS
  Nikaragvo Club de Radioexperimentadores de Nicaragua CREN
  Panamo Liga Panameña de Radioaficionados LPRA
  Paragvajo Radio Club Paraguayo RCP
  Peruo Radio Club Peruano RCP
  Surinamo Vereniging van Radio Amateurs in Suriname VRAS
  Trinidado kaj Tobago Trinidad and Tobago Amateur Radio Society TTARS
  Turkoj kaj Kajkoj Turks and Caicos Amateur Radio Society TACARS
  Usono American Radio Relay League ARRL
  Urugvajo Radio Club Uruguayo RCU
  Venezuelo Radio Club Venezolano RCV

Regiono 3 redakti

 
IARU Regiono 3 Asociaj Membroj.
Lando Asocia membro Mallongigo/retejo
  Aŭstralio Wireless Institute of Australia WIA
  Bangladeŝo Bangladesh Amateur Radio League BARL
  Birmo Burma Amateur Radio Transmitting Society BARTS
  Brunejo Brunei Darussalam Amateur Radio Association BDARA
  Ĉinio Chinese Radio Sports Association CRSA
  Tajvano Chinese Taipei Amateur Radio League CTARL
  Nord-Koreio sen reprezento, amatora radio malpermesite
  Sud-Koreio Korean Amateur Radio League KARL
  Fiĝio Fiji Association of Radio Amateurs FARA
  Honkongo Hong Kong Amateur Radio Transmitting Society HARTS
  Barato Amateur Radio Society of India ARSI
  Indonezio Organisasi Amatir Radio Indonesia ORARI
  Japanio Japan Amateur Radio League JARL
  Makao Associação dos Radioamadores de Macau ARM
  Malajzio Malaysian Amateur Radio Transmitters' Society MARTS Arkivigite je 2008-04-08 per la retarkivo Wayback Machine
  Nov-Kaledonio Association des Radio-Amateurs de Nouvelle-Calédonie ARANC
  Nov-Zelando New Zealand Association of Radio Transmitters NZART
  Pakistano Pakistan Amateur Radio Society PARS
  Papuo-Nov-Gvineo Papua New Guinea Amateur Radio Society PNGARS
  Filipinoj Philippine Amateur Radio Association PARA
  Pitkarna Insularo Pitcairn Island Amateur Radio Association PIARA
  Franca Polinezio Club Oceanien de Radio et d'Astronomie CORA
  Samoo Samoa Amateur Radio Club SARC
  Singapuro Singapore Amateur Radio Transmitting Society SARTS
  Salomonoj Solomon Islands Radio Society SIRS
  Srilanko Radio Society of Sri Lanka RSSL
  Tajlando Radio Amateur Society of Thailand RAST
  Tongo Amateur Radio Club of Tonga ARCOT
  Britio Radio Society of Great Britain RSGB
  Usono American Radio Relay League ARRL
  Vanuatuo Vanuatu Amateur Radio Society VARS
  Vjetnamio Vietnam Amateur Radio Club VARC

Referencoj redakti

  1. IARU regionoj. Arkivita el la originalo je 2013-12-30. Alirita 2019-05-23.
  2. Oficiala retejo Regiono 1
  3. Oficiala retejo Regiono 2
  4. Oficiala retejo Regiono 3

Literaturo redakti

  • Premier CONGRES INTERNATIONAL DES RADIO-AMATEURS, first international Radio-Amateur Congress, Unua Internacia Kongreso de Radio Amatoroj, 1926, eld. Étienne CHIRON, Paris, protokolo en la 3 lingvoj franca, angla, Esperanto.

Vidu ankaŭ redakti

Ĉi tiu artikolo estis redaktita tiel ke ĝi entenas tutan aŭ partan tradukon de « International Amateur Radio Union » el la hispanlingva Vikipedio. Rigardu la historion de la originala paĝo por vidi ties aŭtoroliston.