IEEE 1284 estas dudirekta paralela interfaco. La interfaco estis oficialigita de IEEE en 1994. La normo priskribas interŝanĝon de datumoj, fizikan kaj elektran interfacon. Ĝi estas daŭrigo de la paralela interfaco Centronics. En vasta uzado, terminoj IEEE 1284, Centronics kaj LPT estas sinonimoj, kvankam ili havas memstaran sencon. Laŭ IEEE 1284 eblas la sekvaj variaĵoj de interŝanĝo de datumoj:

  • SPP (Standard Parallel Port) aŭ Compatibility Mode - unudirekta (nur eliro de datumoj) laŭ protokolo Centronics. Rapideco de transdono de datumoj al printilo estas po 40-50 Kb sekunde, kaj de printilo po 20 Kb sekunde. La rapideco estas taŭga por monokromata matrica printilo, sed tute nesufiĉas por skanilo.
  • Nibble Mode - enigo de bitoko per du grupoj kun po 4 bitoj, uzante por ricevo lineon de stato.
  • Byte Mode - enigo de bitoko, uzante por ricevo lineon de stato. La variaĵo funkcias nur ĉe interfacoj permesantaj legadon de eliraj datenoj (bi-directional). La variaĵon inventis la firmao Hewlett-Packard. La firmao proponis ankaŭ la terminon Bitronics (Bi-directional Centronics).
  • EPP (Enhanced Parallel Port) - dudirekta interŝanĝo de datumoj, dum kiu regaj signaloj de interfaco estas produktataj aparate dum ciklo de sindirekto al pordo (lego aŭ rekoro en pordon). La protokolo estis proponita de kompanioj Intel, Zenith Data System, Xircom. La variaĵo estas efektiva por laboro kun aparatoj de ekstera memoro kaj adaptiloj de loka reto.
  • ECP (Extended Capability Port) mode - dudirekta interŝanĝo de datenoj kun eblo de aparata premo de datenoj laŭ metodo RLE (Run Length Encoding) kaj uzo de FIFO-bufroj kaj protokolo DMA (rekta laboro kun memoro). Regaj signaloj estas produktataj aparate. Estas efektiva por skaniloj kaj printiloj. Protokolon EPP proponis firmaoj Hewlett-Packard kaj Mikrosofto.

En modernaj komputiloj, regulilo de IEEE 1284 estas integrita en la ĉefan regulilon por enigo/eligo (Super I/O Controller). La regulilo estas konektita al Suda ponto de ĉiparo. Ankaŭ ekzistas ISA- kaj PCI-reguliloj de enigo/eligo, ofte kunigantaj unu IEEE 1284- kaj du RS-232-konektilojn. La reguliloj subtenas variaĵojn SPP, EPP, ECP kaj ties kombinojn. Konkreta variaĵo estas aktivita en BIOS de komputiloj. Rapideco de transdono de datenoj:

  • por ISA-regulilo: po 200-500 KB sekunde.
  • por PCI-regulilo: de po 600 KB ĝis po 2 MB sekunde.

Por transdono de datenoj je rapideco 1 MB/s kaj pli estas grava okupiteco de la ĉefprocesoro. Por malpliokupi CP-on ordinare estas uzataj bufroj FIFO (First In/First Out), DMA-kanalo kaj pli rapida sistema buso. Tio pli komplikas funkciadon de adaptilaj programoj, tamen multoble rapidigas la interŝanĝon. Pinta rapideco en variaĵo ECP povas atingi 25-30 MB/s. Maksimuma distanco de transdono laŭ IEEE 1284 estas 10m. Normo IEEE 1284 priskribas uzon de variaĵoj de konektiloj:

  • IEEE 1284 Type A - 25 stiftoj - estas muntata ĉe reguliloj.
  • IEEE 1284 Type B - 36 stiftoj (Centronics) - estas muntata ĉe aparatoj (ekz printiloj).
  • IEEE 1284 Type C - 36 stiftoj (Mini Centronics) - estas muntata ĉe aparatoj (ekz printiloj).

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti