IJmuiden
IJmuiden [ejmOjden] estas havenurbo en la komunumo Velsen, en la nederlanda provinco Norda Holando. La Nordmara kanalo tie estas per kluzoj ligita kun la Norda Maro. En la havenbuŝo situas la Fortikaĵinsulo, parto de la Stelling van Amsterdam.
IJmuiden | |||
---|---|---|---|
vilaĝo • loĝloko en Nederlando | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Loĝantaro | 48 320 (2009) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 52° 28′ N, 4° 37′ O (mapo)52.45864.6194Koordinatoj: 52° 28′ N, 4° 37′ O (mapo) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo IJmuiden [+] | |||
IJmuiden havas kvar havenojn, la fiŝistohavenon, la haringohavenon, la IJmondhavenon kaj jakthavenon por la plezurŝipveturado. IJmuiden estas unu el la plej grandaj marhavenoj de Nederlando kaj la plej granda fiŝisthaveno de Nederlando.