La ISO-kodo por la Antarkto konsistas ekskluzive el la ISO-kodo AQ por la Antarkta kontinento kaj ĉiuj teritorioj sude de la 60-a suda latitudo. Ne ekzistas pliaj subkodoj.

ISO 3166-2:AQ

Antarkto

Antarkto
Kodoj laŭ la normo ISO 3166-1
Dulitera kodo AQ
Trilitera kodo ATA
Cifera kodo 010
vdr

Kvankam iuj partoj de la kontinento estas atribuataj al iuj naciaj ŝtatoj (vidu sube), la kontinento laŭ la Antarkta traktato de 1959 estas "tereno libera de nukleaj armiloj" kaj principe konsideratas posedaĵo de la tuta homaro. Tial la terenopostuloj de iuj ŝtatoj (kiuj ne estas interkonsentitaj, do parte la samaj teritorioj estas postulataj de pluraj ŝtatoj) ne rajtigas nomi tiujn terenojn parto de la koncerna ŝtato aŭ ISO-kodigi tiujn terenojn tiel - la kodo AQ do estas "supernacia".

La aktuala landokodo ekde la unua publikigo en la jaro 1998 ne estis ŝanĝita.[1]

Terenopostuloj redakti

 
Antarkto, geografio, terenpostuloj kaj esplorejoj

Kvankam la antarkta traktato malpermesas terenpostulojn en la Antarkto, ili tamen ekzistas, sed estis per valido de la traktato "frostigitaj". Aliaj terenpostuloj ne estas permesitaj laŭ la kontraktaro. Tiel la antarkta traktato ne finsolvis la politikajn postulojn.

Antarkto estis neniam vere koloniita kaj ne havas centran registaron. Iuj ŝtatoj postulas terenojn en Antarkto (listigitaj kun longitudoj):

Nuntempe ne ekzistas aliaj postuloj, sed Usono, Rusio kaj iaj aliaj ŝtatoj rezervas la rajton pri iama postulo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. ŝanĝoj de la ISO-landokodoj (retejo anglalingva). Arkivita el la originalo je 2012-05-08. Alirita 2010-11-14.