ISO 8859-3, ankaŭ konata kiel Latino 3Sud-Eŭropa Latina Signokodo estas 8-bita signokodo, parto de la normo ISO 8859. Ĝi estis origine kreita por la lingvoj turka, malta kaj Esperanto. Intertempe por la turka oni preferas anstataŭe la kodon ISO 8859-9.

ISO 8859-3
IEC standard • Etendita Askio • normo de ISO vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Antaŭulo ISO/IEC 8859-2
Sekvanto ISO/IEC 8859-4
vdr

Same kiel por ĉiuj variantoj de ISO 8859, la kodpozicioj ĝis 7f (127) reprezentas la samajn signojn kiel en Askio. Pluraj kodpozicioj ne enhavas signojn (ekz. a5). Iliaj fakoj estos malplenaj en la ĉi-posta tabelo.

Tabelo de ISO 8859-3
  x0 x1 x2 x3 x4 x5 x6 x7 x8 x9 xA xB xC xD xE xF
2x ! " # $ % & ' ( ) * + , - . /
3x 0 1 2 3 4 5 6 7 8 9 : ; < = > ?
4x @ A B C D E F G H I J K L M N O
5x P Q R S T U V W X Y Z [ \ ] ^ _
6x ` a b c d e f g h i j k l m n o
7x p q r s t u v w x y z { } ~
La kodpozicioj 80 ĝis 9f ne enhavas signojn
Ax   Ħ ˘ £ ¤ Ĥ § ¨ İ Ş Ğ Ĵ   Ż
Bx ° ħ ² ³ ´ µ ĥ · ¸ ı ş ğ ĵ ½ ż
Cx À Á Â Ä Ċ Ĉ Ç È É Ê Ë Ì Í Î Ï
Dx Ñ Ò Ó Ô Ġ Ö × Ĝ Ù Ú Û Ü Ŭ Ŝ ß
Ex à á â ä ċ ĉ ç è é ê ë ì í î ï
Fx ñ ò ó ô ġ ö ÷ ĝ ù ú û ü ŭ ŝ ˙

Kodpozicio a0 estas "nerompebla spaco". Pozicio ad estas "kondiĉa dividostreko". Tiuj signoj normale ne videblas.

Kiel uzi Latinon 3 en HTML? redakti

Por legi paĝojn verkitajn laŭ Latino 3, oni bezonas tiparojn kun la bezonataj signoj. Normale oni ne bezonas apartajn Latino-3-ajn tiparojn (ĝuste faritaj tiaj tiparoj estas malfacile troveblaj). Sufiĉas uzi Unikodajn tiparojn (kiuj nuntempe troviĝas en plej multaj komputiloj). La TTT-legilo aŭ la operaciumo aŭtomate tradukas inter Latino 3 kaj Unikodo.

Kiam tia paĝo estas sendata de TTT-servilo, la servilo anoncu la dokumentotipon kaj la uzatan signokodon en la HTTP-ĉapo. Por HTML-paĝo en Latino 3 ĝi anoncu jene: Content-type: text/html; charset=iso-8859-3.

Se oni ne povas agordi sian servilon sendi tian informon, oni povas kiel surogaton aldoni tian informon en la HTML-kodo de la paĝo. Ene de la "head"-elemento oni tiam metu jenan "meta"-elementon: <meta http-equiv="Content-type" content="text/html; charset=iso-8859-3">

Aliflanke nuntempe estas sufiĉe sensence uzi Latinon 3 en TTT-paĝoj. Pli bone funkcias Unikodo.

Eksteraj ligiloj redakti