I Cover the Waterfront

I Cover The Waterfront estas popkantaĵo de John W. Green kun teksto de Edward Heyman el la jaro 1933, kiu baziĝas sur samnoma novelo de Max Miller (1932). En la kanto virino sopiras rigarde la dumnoktajn havenon kaj maron sian amanton (I´ll cover the waterfront, I´m watching the sea, will the One I love be coming back to me), laŭ la temo de la libro, en kiu senvualigĵurnalisto insidas la filinon de kontrabandisto.

La peco estas maĵora kaj komponita laŭ kantoformo A-A'-B-A' . Parto B funkcias kiel voko kaj respondo.[1]

La versio de Joe Haymes kiel unua atingis lokon en la furorkanta ranglisto, semajnon poste sekvis Eddy Duchin and His Orchestra, kiu atingis ranglokon 3. La peco baldaŭ fariĝis ĵaza normkanto. La verŝajne plej fama interpretaĵo devenas de Billie Holiday (1941). Ekzistas pluaj versioj de Lester Young (kun Buddy Rich kaj Nat King Cole, 1946), Art Tatum (1949), Count Basie, Benny Carter, Paul Chambers, Curtis Fuller, Benny Goodman, Coleman Hawkins, Jazz At The Philharmonic, Bud Powell, Frank Sinatra (1957), Sarah Vaughan, Erroll Garner, Mary Coughlan, Joe Zawinul, Artie Shaw, Sonny Clark, Joe Turner kaj Hank Jones. Pli novaj sonregistraĵoj ekzistas de Adam Makowicz, Wynton Marsalis, Jacqui Naylor, Connie Evingson kaj de la Susie Arioli Swing Band.

Literaturo redakti

Referencoj redakti