La termino Ibera arto referencas al la arta stilo propra de la iberoj, setlitaj en la Iberia duoninsulo. La plej bone konservitaj montroj estas la skulptaĵoj, faritaj el ŝtono kaj bronzo. La restaĵoj el ligno kaj bakita koto estas malabundaj, ĉar temas pri pli efemeraj materialoj.

Damo de Elĉo (Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido (Hispanio).).
Besteto de Balazote.

Laŭ Francisko Azorín Ibera arto estas Arto disvolviĝinta en la ibera duoninsulo de la antaŭhistoria pratempo ĝis la invado de la romanoj (2ª jc. a.K.). Plej interesaj verkoj estas skulptaĵoj eltrovitaj en la monto de la Sanktuloj (Albacete; Hisp.).[1] Li indikas etimologion el latina iberus.[2]

Skulptarto redakti

La plej bone konata aspekto de la iberia arto estas la figura skulptarto, kun malgrandaj statuetoj el bronzo, uzitaj kiel oferproponoj aŭ votaj oferaĵoj, kaj pli grandaj statuoj el ŝtono. La plej gravaj kuŝejoj estas la jenaj: la sanktejo de la Monto de la Sanktuloj kaj tiu de Llano de la Consolación, en Provinco Albacete; la sanktejo de Collado de los Jardines, en Despeñaperros (Provinco Ĥaeno); la Fuentecica en Coy kaj Cigarralejo en Murcia.

Inter la statuoj el ŝtono, klasigeblaj laŭ ilia funebra aŭ religia celoj, troviĝas la Damo de Baza kaj la Damo de Elĉo (Nacia Arkeologia Muzeo de Hispanio, en Madrido), kiuj prezentas riĉan ornamaĵon kaj kiuj utilis kiel funebra urno. Poste al tiuj menciitaj antaŭe, kaj kun religia celo, estas la Granda Damo Oferente (de la 3-a jarcento a.K.), devena de la Monto de la Sanktuloj en Montealegre del Castillo (Albacete), en kies longa vestaro de profundaj kaj geometriaj plisofaldoj, kaj en la frontismo de ĝia strukturo, videblas la arkaika influo de la greka arto.

Ceramiko redakti

Zonoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 92.
  2. Azorín, samloke.

Bibliografio redakti

  • La villa de de Montealegre y su Cerro de los Santos. Julián Zuazo y Palacios, 1915.
  • de la Rada y Leandro Prieto Delgado, Juan de Dios (1875). Antigüedades del Cerro de los Santos. Editorial Maxtor.España. ISBN 84-9761-106-3 (Faksimilo).

Eksteraj ligiloj redakti