Ibn al-KutijaIbn al-Qūṭijja (mortis la 8-an de novembro 977), naskite kiel ‘Muḥammad ibn ‘Umar ibn ‘Abd al-Azīz ibn Ibrāhīm ibn ‘Isa ibn Mazāhim, estis andaluzia historiisto kies ĉefa verko, nome Ta'riĥ iftitah al-Andalus ("Historio de la konkero de al-Andalus"), estas unu el la plej fruaj arabaj islamaj rakontoj de la Islama invado de Iberio. La nomo "Ibn al-Qūṭijja" signifas "la filo [t.e. descendanto] de Gota virino", kaj la aŭtoro postulas esti agnoskita kiel descendanto el Vitizo, nome la lasta reĝo de unuigita Hispanio dum regado de Visigotoj, tra lia pranevino, Sara la Gota, kiu estis veturinta al Damasko kaj edziĝinta al araba kliento de la kalifo Hiŝam.

Ibn al-Kutija
Persona informo
ٳبن القوطية
Morto 8-an de novembro 977 (0977-11-08)
en Kordovo, Al-Andalus, Kaliflando de Kordovo
Religio islamosunaismo vd
Lingvoj araba vd
Ŝtataneco Kaliflando de Kordovo vd
Profesio
Okupo historiisto • poeto • filologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Referencoj redakti

  • Christys, Ann. 2002. Christians in Al-Andalus, 711–1000. Londono: eldonejo Routledge.
  • Collins, Roger. 1989. The Arab Conquest of Spain, 710–97. Londono: Blackwell Publishing.
  • Ibn al-Qutiya, Muhammad, 2009. "Early Islamic Spain: The History of Ibn Al-Qutiya: A Study of the Unique Arabic Manuscript in the Bibliotheque Nationale de France, Paris," Londono: eldonejo Routledge.