Ibros estas vilaĝo kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Ĥaeno, sude de Hispanio en la komarko La Loma, lime kun Baeza kun kiu estas tre rilata, kaj kun la municipoj Lupión, Rus, Canena kaj Linares.

Ibros
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 23450
Demografio
Loĝantaro 2 737  (2023) [+]
Loĝdenso 49 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 1′ N, 3° 30′ U (mapo)38.0205156-3.502829Koordinatoj: 38° 1′ N, 3° 30′ U (mapo) [+]
Alto 595 m [+]
Areo 55,74 km² (5 574 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Ibros (Provinco Ĥaeno)
Ibros (Provinco Ĥaeno)
DEC
Ibros
Ibros
Situo de Ibros
Ibros (Hispanio)
Ibros (Hispanio)
DEC
Ibros
Ibros
Situo de Ibros

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ibros [+]
vdr
La dek municipoj de la komarko La Loma de Ĥaeno. Ibros violkolore okcidente de Canena purpurkolore.

La areo de la municipo estas 55,74  km2 kie loĝas 2 832 geloĝantoj, do loĝdenso estas 52,48 loĝ./km2.

La ĉefa industrio estas la produktado de olivoleo.

Historio redakti

El la etapo de iberoj estas la fama ciklopa murego. En la epoko de la Romia Imperio estas arkeologiaj restaĵoj de kamparaj vilaoj (Cortijo del Álamo, Horcajo kaj Corral del Manchego), kaj en tiu lasta de malgranda nekropolo.

 
Urbodomo.

De la etapo de Al Andalus oni trovis du ŝtonskribaĵojn el kiuj unu tomboŝtono datita en 1025, kaj la dua en la 12a jarcento, ambaŭ nun en muzeoj. La kristanoj konkeris ĝin en 1157, sed islamanoj denove kaptis la urbon, ĝis la definitiva konkero fare de Fernando la 3-a. Ekde tiu epoko estis divido en du jurisdikcioj: "Ibros del Rey", de la reĝo, kaj "Ibros del Señorío", de la Senjorlando, nome de la Duko de Santiesteban. Tui markis diferencon ankaŭ sociekonomie, kun du apartaj zonoj: Ibros del Rey, ĉirkaŭ la templo kaj la urbodomo, kun nobelaj domegoj, kaj Ibros del Señorío, populara kvartalo de pli malriĉaj familioj.

Ekonomio redakti

Estas etenda teritorio dediĉita al fruktoĝardenoj, kiuj konstituas unikan medion ene de la provinco pro sia kontribuo al la biologia diverseco kaj al la nutrekologio. La olivarboj, tre bonkvalitaj, okupas preskaŭ la totalon de la teritorio, kaj tiel tio helpis la disvolvigon de grava loka industrio de produktado de olivoleo. Aliaj elstaraj agadoj estas la artmetia fabrikado de ligno, la industrio de ledo kaj iom de metalurgio, same kiel la industrio de tekstiloj. La loka vivo de Ibros estas tre kondiĉita de sia proksimeco al la grandaj urboj Linares, Úbeda kaj Baeza, kie la junularo trovas laborpostenojn en la sektoroj de la konstruado, de la servoj kaj de la industrio.

Vidu ankaŭ redakti