Icalkaranĝi, marate इचलकरंजी Pri tiu ĉi sono aŭskulti estas urbego, ankaŭ municipo en federacia ŝtato Barato, en subŝtato Maharaŝtro, en distrikto de Kolhapur.

Icalkaranĝi
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 416115
Demografio
Loĝantaro 287 570  (2011) [+]
Loĝdenso 9 637 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 16° 42′ N, 74° 28′ O (mapo)16.774.47Koordinatoj: 16° 42′ N, 74° 28′ O (mapo) [+]
Alto 539 m [+]
Areo 29,84 km² (2 984 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Icalkaranĝi (Maharaŝtro)
Icalkaranĝi (Maharaŝtro)
DEC
Icalkaranĝi
Icalkaranĝi
Situo de Icalkaranĝi
Icalkaranĝi (Barato)
Icalkaranĝi (Barato)
DEC
Icalkaranĝi
Icalkaranĝi
Situo de Icalkaranĝi

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ichalkaranji [+]
vdr
Templo en Icalkaranĝi

Demografio redakti

Icalkaranĝi havis populacion de 287 570 en 2011 kun legopovo 73%.

Geografio redakti

Icalkaranĝi situas en la okcidenta parto de la lando en valo en alto 539 metrojn super la marnivelo. Sangli troviĝas 18, distrikta sidejo Kolhapur 27, Belagavi 96, Satara 119, subŝtata ĉefurbo Mumbajo 306, tutlanda ĉefurbo Delhio 1354, Kolkato 1592 kilometrojn (aere) [1].

Historio redakti

Icalkaranĝi akiris famon en 1904, kiel loko de instalita teksmaŝino, en la sama jaro ĝi ricevis municipan rajton. La aktuala reganto donis monhelpon kaj liberan teron al la teksistoj, samtempe la kooperativa movado impetis. La urbego havas nekredeble 120 mil da teksmaŝinoj.

Ekonomio redakti

Ekonomio de Icalkaranĝi konsistas ĉefe el teksa industrio. Ekde la 1950-aj jaroj aperis ankaŭ la aŭtoindustrio. En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas sukerkanojn.

Lingvoj redakti

En Icalkaranĝi la oficiala lingvo estas la marata lingvo, sed ankaŭ la kanara lingvo estas parolitaj vaste.

Eduko redakti

En Icalkaranĝi pluraj altlernejoj kaj kaj esplorinstituto funkcias.

Religioj redakti

En Icalkaranĝi vivas laŭ religioj plejparte hinduoj (78%), ankaŭ islamanoj (16%), ĝainistoj preskaŭ 5%, la ceteraj estas malpli ol 1%.

Klimato redakti

En Icalkaranĝi plej ofte pluvas inter junio-septembro pro la musono, inter decembro-aprilo apenaŭ pluvas.

Trafiko redakti

Ĉe Icalkaranĝi la fervoja linio preteriras. Kelkaj vojoj kuras al la urbego. La plej proksima flughaveno funkcias en Kolhapur.

Vidindaĵoj redakti

  • preĝejoj
  • drama teatrejo kun 1200 sidlokoj
  • festivaloj

Fontoj redakti

  • WikiTrans