Ida Turay [turai], hungare Turay Ida estis hungara aktorino. Ŝia fratino estis Klára Tabódy, ŝia edzo estis István Békeffi.

Ida Turay
Persona informo
Naskonomo Turmayer Ida
Naskiĝo 28-an de septembro 1907 (1907-09-28)
en Rákospalota
Morto 2-an de junio 1997 (1997-06-02) (89-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)o Klára Tabódy
Edz(in)o István Békeffi
Okupo
Okupo aktoro
vdr
Ida Turay (meze), ŝia edzo estas dekstre
Ida Turay

Ida Turay naskiĝis, kiel Thurmayer Ida la 28-an de septembro 1907, Rákospalota - mortis la 2-an de junio 1997, Budapeŝto.

Biografio redakti

Ida Turay frekventis nur unu jaron en aktora akademio, ĉar poste ŝi tuj komencis sian aktoran karieron en 1924. Poste ŝi apartenis al diversaj teatroj. Depost la Hungara revolucio de 1956 ŝi forlasis la landon kune kun la edzo. En 1975 ili revenis, ekde 1977 ŝi ludis en Teatro Thália (Budapeŝto). Ŝi ricevis premion en 1987.

Memorigiloj redakti

  • premio Turay Ida
  • teatra trupo

Roloj (elekto) redakti

  • 48 filmoj inter 1929-1987, ekzemple Az új rokon (La nova parenco), 1935; Az én lányom nem olyan (Mia filino ne estas tia), 1937; A kölcsönkért kastély (La prunteprenita kastelo), 1937; Egy szoknya, egy nadrág (Unu jupo, unu pantalono), 1943; Janika, 1949
  • 9 televiziaj filmoj inter 1969-1997, ekzemple Patika (Apoteko), serio, 1995
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple George Bernard Shaw: Pygmalion; Lajos Mesterházi: Pesti emberek (Peŝtaj homoj)

Fontoj redakti