Identeco (filozofio)

En filozofio, la identeco estas la rilato kiun ĉiu ento havas nur kun si mem.[1]

La identeco propre referencas al la nombra identeco, kiel io diferenca el la preciza simileco aŭ kvalita identeco.[1] Male, la nombra identeco okazas kiam ne estas propre du entoj, sed nur unusola kiu eble estas referencata per du diversaj nomoj.[1] Laŭ la principo de identeco de nedistingeblaĵoj, du entoj ne povas kunhavi ĉiujn siajn kvalitojn kaj samtempes esti laŭnombre diferencaj.[1]

Por ekzemplo, en matematiko, du entoj estas identaj se kaj nur se en ĉiuj ties elementoj estas verigebla la samo. Male, ekzemple en kluboj, la klubanoj povas ŝanĝi kaj la klubo resti la sama. La kriterioj de identeco ofte estas malklaraj kaj povas konduki al paradokso, kiel ĉe la paradokso "sorites" kaj la paradokso de Tezeo.

La rilato de nombra identeco estas rilato de ekvivalento, simetria, refleksiva kaj transitiva. Tamen foje filozofoj proponis kriteriojn de identeco kiu ne sekvas ĉiujn tiujn proprecojn.[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 Robert Audi (eld.). «identity». The Cambridge Dictionary of Philosophy (en angla) (2a eldono). Cambridge University Press.
  2. Ted Honderich (ed.). «identity». The Oxford Companion to Philosophy (angle). Oxford University Press.

Vidu ankaŭ redakti