La identiga kartolegitimilo estas bildohava pruvilo pri persona identeco de iu civitano, eldonita fare de la ŝtato. En kelkaj landoj ĝi estas nekonata, anstataŭas ĝin ekzemple stirpermesilo (ekz. en Usono, kie tial ekzistas stirpermesiloj sen stirpermeso), dum en plimulto de la eŭropaj landoj ĝia posedo estas deviga ekde la aĝo de 14–18 jaroj. Parte tiu devo ne validas, se la koncerna civitano havas pasporton.

Ĉeĥa identiga karto
Germana identiga karto

La moderna identiga karto estas el plasto, povas enteni eĉ mikrocirkvitojn kun pliaj datenoj. Iam la identiga "karto" en la orient-eŭropaj landoj estis plurpaĝa dokumento, simila al la pasporto. Aldone al la foto la posedanto foje estas identigebla per fingropremaĵo.

Multaj landoj rezignis en la reciproka person-trafiko pri la neceseco de pasporto kaj permesas lim-transiron kun nura identiga karto.

En multaj landoj la identiga karto havas elementon, kiu permesas komputile legi la nomon kaj/aŭ la kartan numeron. Je la enkonduko de tiaj elementoj estis timoj, ke iuj ŝtatoj amase starigos aŭtomatajn enlandajn kontrol-postenejojn. Tio ĝis nun tamen ne okazis.

Pluraj landoj (ekzemple Estonio, Finnlando, Germanio) eldonas identigajn kartojn, kiuj permesas generi ciferecan subskribon por perkomputilaj kontraktoj.