Idiomo estas lingvistika termino por naturlingva signa sistemo, kiun oni uzas en la kazoj, kiam estas malfacile elekti inter la du aliaj terminoj — dialekto kaj lingvo — aŭ kiam dialektoj kaj lingvoj estas grupigataj kune (ekz., "ĉiuj idiomoj de la regiono").

Difino de la termino "dialekto" daŭre estas unu el la problemoj de lingvistiko. Plej ofte elekto inter la nomoj "dialekto" kaj "lingvo" estas nur tradicia aŭ dependas de la vidpunkto (kiel en la kazo de italiaj idiomoj, kiuj jen estas nomataj italaj dialektoj, jen apartaj lingvoj).