Idiot's Delight ("Delico de Idioto") estas usona filmo de 1939 en kiu Clark Gable ludis la rolon de Usonano kiu vizitas fikcian Eŭropan landon en kiu la indiĝena lingvo estas Esperanto.

Delico de Idioto
Afiŝo de la filmo
Afiŝo de la filmo
filmo
Originala titolo Idiot's Delight
Produktadlando Usono
Originala lingvo angla
Esperanto
Kina aperdato 27-a de januaro 1939
Daŭro 107 min.
Ĝenro komedi-dramo
Reĝisoro(j) Clarence Brown
Produktisto(j) Clarence Brown
Hunt Stromberg
Scenaro Robert E. Sherwood
Muziko de Herbert Stothart
Ĉefrolantoj Norma Shearer
Clark Gable
Edward Arnold
Charles Coburn
Joseph Schildkraut
Burgess Meredith
Produktinta firmao Metro-Goldwyn-Mayer
IMDb
vdr

Tiu pacifisma filmo estas bazita sur pacifisma teatraĵo. En la teatraĵo la popolo de la lando parolis itale. Kiam oni faris la filmon, oni decidis ŝanĝi la lingvon al Esperanto.

La titolo Idiot's Delight ("Delico de Idioto") ŝajne aludas militon.

Inter la aktoroj en la filmo kiuj parolis kaj la anglan lingvon kaj Esperanton estis Fritz Feld.

Idiot's Delight estas la sola filmo en kiu Gable ludis la rolon de prezentisto kiu kantas kaj dancas. Li prezentis la kanton Puttin' on the Ritz de Irving Berlin.

Oni faris du finaĵojn por la filmo – unu por eŭropanoj kaj alian, pli optimisman, por usonanoj.