Idmono (helene Ίδμων, latine Idmon) estas en la helena mitologio unu el profetantoj sur ŝipo Argo. Li devenis el Argolando kaj estis filo de Apolono. La dua profetanto sur ferdeko de la ŝipo Argo estis Mopso, kiu onidire estis disĉiplo de Apolono.

Idmono
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Abas
Patrino Asteria
Infanoj Thestor
vdr

Ne estis sorto de Idmono travivi kun ŝipanaro tutan vojaĝon kaj glorplenan revenon en patrolandon. Kiam la ŝipo post multaj tagoj de navigado solecigis maljunan blindan Fineon, kiun liberigis de teruraj Harpioj Kalaiso kaj Zeto, kaj kiam la ŝipo trapasis danĝerajn rokojn nomatajn Simplegadoj, bonvenigis ilin en sia lando la reĝo Likioso.

Venonta tago antaŭ surŝipiĝo atakis Idmonon aprego kaj pro vundoj, kiujn ĝi al Idmono faris, la viro mortis. La ŝipanaro funebris pro li tri tagojn. Poste malsaniĝis stiristo Tifiso kaj post kelkaj horoj mortis ankaŭ. Iliaj amikoj ambaŭ ŝipanojn amare priploris kaj amasigis al ili tombomontojn.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Idmón en la ĉeĥa Vikipedio.