Idomeneo, re di Creta

opero far Mozarto

Idomeneo, re di Creta ossia Ilia e Idamante (nome Idomeneo, reĝo de Kreto, aŭ, Ilia kaj Idamante; kutime referencata simple kiel Idomeneo, K. 366) estas itallingva serioza opero de Wolfgang Amadeus Mozart. La libreto estis adaptita de Giambattista Varesco el franclingva teksto fare de Antoine Danchet, bazita sur teatraĵo de 1705 de Crébillon la patro, kiu estis muzikigita de André Campra kiel Idoménée en 1712. Mozart kaj Varesco ricevis komision en 1780 el Karolo Teodoro, Elektisto de Bavario por kortega karnavalo. Li probable elektis la temon, kvankam tion eble faris Mozart.[1] Tiu opero premieris la 29an de Januaro 1781 en la Cuvilliés Theatre en Munkeno, Germanio. Ĝi estas nuntempe konsiderata unu el la plej grandaj operoj el ĉiu epoko.[2]

Idomeneo, re di Creta ossia Ilia e Idamante
drama muzika verko • muzika verko aŭ komponaĵo
Aŭtoroj
Lingvoj
Lingvo itala lingvo
Eldonado
Eldondato 18-a jarcento
Ĝenro serioza opero
vdr
Titolpaĝoj (itala kaj germana) el la unua versio de la originala libreto.
Paĝo el la originala partituro de Mozart por Idomeneo, montranta nuligojn.

La verko temas pri la amo al Ilia, filino de la venkita Priamo, iama reĝo de Trojo, fare de Idamante, filo de Idomeneo, reĝo de Kreto. Idamante liberigas la trojanojn, kompate. Sed ĵaluza Elektro, filino de la reĝo Agamemno, intervenas por ke Neptuno savu Idomeneon, perdita enmare, kiu siavice devas mortigi la unuan personon kiun li vidos sur la marbordo... kaj li vidas sian filon Idamante.

Notoj redakti

  1. Cairns, David (2006). Mozart and His Operas. University of California Press. p. 36. ISBN 978-0-520-22898-6.
  2. "Top 50 Operas". The Guardian. 19a de Aŭgusto 2011.