Iftar

manĝo post fasto laŭ Islamo

Iftar (arabe: إفطار) estas la manĝo kiun islamanoj manĝas en la fastomonato ramadano tuj post la sunsubiro.

Lakto kaj daktiloj, tradicia manĝaĵo por fini la fastadon

Dum ramadano islamanoj nenion manĝas inter la tagiĝo (antaŭ la sunleviĝo) kaj la sunsubiro. La manĝo kiun oni ofte manĝas antaŭ la fastado nomiĝas sahoor. Poste sekvas la matena preĝo fadjr. Laŭdire Mohamedo finis la fastadon post la sunsubiro per nepara nombro da daktiloj kaj glaso da lakto. Multaj muzulmanoj sekvas tiun ĉi ekzemplon. Poste sekvas la vespera preĝo maghrib kaj la manĝo iftar. Ekzistas regionaj diferencoj en la sinsekvo.

En Nord-Afriko iftar konsistas el harira : tio estas densa supo de interalie kikeroj, ŝafidaĵo, cepoj kaj lentoj. En la araba duoninsulo oni manĝas daktilojn kaj trinkas kafon. En Turkio tio estas olivoj kun teo. Kaj en Hindio oni konsumas fruktojn kaj dolĉajn laktaĵojn.

Diversmaniere oni anoncas la finon de la fasto. En Indonezio oni tamburas sur instrumento kiu nomiĝas beduk kaj en Pakistano sonas specialaj iftar-sonoriloj.

Post sunsubiro oni vizitas familianojn kaj konatulojn por kune manĝi. Ĝenerale on manĝas dolĉegajn kuketojn por retrovi energion. La manĝoj ofte daŭras horojn, ĉar oni manĝu malrapide por ne perturbi la malplenan stomakon.

Vidu ankaŭ redakti