Ignác Bognár, laŭ hungarlingve kutima nomordo Bognár Ignác estis hungara operkantisto (tenoro), komponisto, korusestro, reĝisoro, instruisto. Liaj filinoj estis ekzemple Friederike Bognár kaj Vilma Bognár.

Ignác Bognár
Ignác Bognár
Ignác Bognár
Persona informo
Naskiĝo 18-an de marto 1810 (1810-03-18)
en Csepreg
Morto 1-an de novembro 1883 (1883-11-01) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infanoj Vilma BognárFriederike Bognár
Okupo
Okupo komponistodirigento
vdr

Ignác Bognár [1] naskiĝis la 18-an de marto 1810 en Csepreg, li mortis la 1-an de novembro 1883 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ignác Bognár lernis muzikon hejme, poste en Kőszeg kaj Sopron, kie li frekventis gimnaziojn. Post lernado li estis pianinstruisto ĉe familioj 4 jarojn. Inter 1833-1835 li kantis en kortega teatro de Vieno, poste en alia teatro, kie li jam kantis ĉefrolojn. En 1839 li apartenis al Hungara Teatro de Pest, en la sekva jaro al teatro en Innsbruck. Inter 1841 kaj 1847 li estis reĝisoro pri operoj en Teatro de Kolozsvár, poste li revenis al la Hungara Teatro, kie li ĉefe estis korusestro. Intertempe en 1856 li establis kantolernejon, kie li instruis. En 1862 li pensiuliĝis. Li estis ankaŭ menciinda komponisto.

Li edziĝis dufoje, ambaŭ edzinoj naskis po 2 filinojn.

Elektitaj komponaĵoj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Csepreg (1993)

Fontoj redakti

Referencoj redakti