Ignác Darányi (pli aĝa)

Ignác Darányi [darAnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Darányi Ignác estis hungara juristo, agronomo. Liaj nobelaj antaŭnomoj estis pusztaszentgyörgyi kaj tetétleni [pustasentdjordji], lia filo estis Ignác Darányi.

Ignác Darányi
Portreto pri Ignác Darányi
Portreto pri Ignác Darányi
Persona informo
Naskiĝo 11-an de marto 1811 (1811-03-11)
en Kecskemét
Morto 11-an de junio 1877 (1877-06-11) (66-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ignác Darányi
Okupo
Okupo advokato
vdr

Ignác Darányi[1] naskiĝis la 11-an de marto 1811 en Kecskemét, li mortis la 11-an de junio 1877 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ignác Darányi frekventis lernejon en sia naskiĝurbo, poste en kolegio de Debrecen, kie li akiris juran diplomon. Komence li havis postenon en Békés (urbo), iom poste li akiris pliajn diplomon en Georgikon kaj li akiris notarian postenon en Pest (urbo). Li akiris ankaŭ advokatan diplomon. En 1843 li iris al Pozono, kie li helpis al Lajos Kossuth. Ekde 1844 li gvidis grafan bienegon. Dum la hungara revolucio de 1848 li estis komisaro de la agrikultura ministerio. Post fiasko de la revolucio en 1849 li vivis en Buda kaj li okupiĝis pri arboplantadoj kaj defendoj kontraŭ inundoj. Li estis ankaŭ aktiva en la kalvinana eklezio. Ĝuste antaŭ sia morto li ricevis nobelecon.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • Az erdő és takarmány jövedelem neveléséről (1841)
  • A juh és tehéntartás, vagyis juhászat és csirászat tiszta jövedelem közti külömbségről (1842)
  • A gyümölcsfa ültetéséről (1843)
  • Elnöki jelentés a kécske-alpári öblözet keletkezése, viszontagságai és jelenlegi ügyállása tekintetéből (1866)

Fontoj redakti

Referencoj redakti