Ignác Kosutány [koŝutAnj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kosutány Ignác estis hungara juristo, altlerneja instruisto. Lia familia nomvarianto estis Kossutány, lia frato estis Tamás Kosutány.

Ignác Kosutány
Ignác Kosutány
Ignác Kosutány
Persona informo
Naskiĝo 6-an de julio 1851 (1851-07-06)
en Mátészalka
Morto 20-an de januaro 1940 (1940-01-20) (88-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Frat(in)oj Tamás Kosutány • Géza Kosutány
Okupo
Okupo akademiulo
vdr
Memortabulo pri Ignác Kosutány

Ignác Kosutány[1] naskiĝis la 6-an de julio 1851 en Mátészalka, li mortis la 20-an de januaro 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Ignác Kosutány maturiĝis en gimnazio de Szatmárnémeti en 1869, poste li akiris diplomon en Reĝa Scienca Universitato de Budapeŝto en 1873. Post siaj studoj li laboris en juĝejo 2 jarojn, poste li instruis en Jura Akademio (Pécs) (1875-1886), pli poste en Reĝa Jura Akademio (Pozsony) (1886–1900), fine ekde 1900 en Scienca Universitato Jozefo Francisko, kie en 1901 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. Li estis dekano en la studjaroj 1906 kaj 1913, rektoro en 1912. Li sekvis la rifuĝantan universitaton en 1919 al Szeged, kie li instruis plu kiel katedrestro ĝis 1927, poste li pensiuliĝis kaj vivis en Budapeŝto. Li multe okupiĝis pri la eklezia juro, konsekvence li kritikis poemon de Attila József: Lázadó Krisztus (Ribelanta Kristo) en 1923. Li ricevis premion en 1885. Li havis edzinon, kiu naskis 2 gefilojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A kányaföldi Kerechényiek a XVI. században. – Kerechényi András végrendelete. 1679. (1882)
  • A magyar alkotmány és jogtörténelem tankönyve (studenta lernolibro, 1895)
  • Az egyházi vagyon tulajdonjogának alanyáról általában, s különösen Magyarországon (1897)
  • Egyházjog. A magyarországi egyházak alkotmánya és közigazgatása (1903, 1906)
  • Hitújítás és katholicizmus (1914)
  • A magyarországi egyházak alkotmányának és közigazgatási jogának rövid foglalata (1923)
  • A magyar király és a római katholikus magyar egyház (1930)

Memorigiloj redakti

  • Memortabulo en Mátészalka pri Ignác Kosutány (2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti