Ignác Ujváry [ujvAri], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Ujváry Ignác Vilmos Károly estis hungara pentristo, altlerneja instruisto. Lia nobela antaŭnomo estis érsekújvári, lia malĝusta nomvarianto estis Újváry. Lia filo estis Ferenc Ujváry (same pentristo).

Ignác Ujváry
Ignác Ujváry
Ignác Ujváry
Persona informo
Naskonomo Ujváry Ignác Vilmos Károly
Naskiĝo la  27-an de septembro 1860(nun 1860-09-27)
en Hungario Pest (urbo) (Hungario)
Morto la 4-an de julio 1927
en Hungario Kisoroszi (Hungario)
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Hungara Belarta Universitato
Subskribo Ignác Ujváry
Familio
Infano Ferenc Ujváry
Okupo
Okupo pentristo • universitata instruisto
vdr
Subskribo de Ignác Ujváry
Memortabulo pri Ignác Ujváry

Ignác Ujváry [1] Arkivigite je 2015-07-03 per la retarkivo Wayback Machine naskiĝis la 27-an de septembro 1860 en Pest (urbo), li mortis la 4-an de julio 1927 en Kisoroszi.

Biografio redakti

Ignác Ujváry frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Kunszentmiklós, poste li akiris pedagogian diplomon en Budapeŝto en 1882. Li instruis duonjaron, kiam li unuafoje pentris. Li studis en Reĝa Modela Desegna Lernejo, liaj plej gravaj instruistoj estis Károly Lotz kaj Bertalan Székely. Li partoprenis en pentrado de freskoj en Hungara Scienca Akademio. Inter 1883 kaj 1890 li estis ĉefamilia instruisto en Somogy, poste li studvojaĝis al Italio, Hispanio, norda Afriko. En 1891 li estis disĉiplo de Gyula Benczúr. En 1896 li translokiĝis al Kisoroszi, kie li pentradis pejzaĝojn. Inter 19071925 li instruis en Industriarta Altlernejo. Li (aŭ liaj pentraĵoj) ricevis kelkajn premiojn. Li edziĝis en 1897, en la sekva jaro la edzino naskis filon.

Elektitaj ekspozicioj redakti

Elektitaj pentraĵoj redakti

  • Duna-part (1882)
  • Rutén pásztorfiú (1885)
  • Felkelő hold (1886)
  • Cigánylány (1886)
  • Modell (1887)
  • Templomba menet (1893, premiita bildo)
  • Mária a Jézussal (1894, premiita bildo)
  • István király szentté avatása (1895, premiita bildo)
  • Rév (1903)
  • vidu la subajn bildojn!

Elektitaj disĉiploj redakti

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Kisoroszi

Fontoj redakti