Ignacy DOMEYKO (naskiĝis la 31-an de julio 1802 en Mjadvedka (Niedźwiadka Wielka), tiutempe en Ruslando, nuntempe situanta en Belorusio, mortis la 23-an de januaro 1889 en Santiago de Chile) estis pola geologo, mineralogo, inĝeniero pri minado, esploristo de Sudameriko.

Ignacy Domeyko

Junaĝo redakti

Domeyko devenis de bienposedanta familio Domeyko, blazono Dangiel. Lia patro Hipolit estis prezidanto de bienjuĝejo, la patrino Karolina Ancut estis onklino de Maryla Wereszczakówna, amatino de Adam Mickiewicz. Post frua morto de la patro ekprizorgis la familion onklo Ignacy, senjoro de la familio loĝanta en Zyburtowszczyzna apud Lida (Belorusio).

Ekinteresiĝon pri mineralogio vekis en li jam infanaĝe la onklo, iam lernanto de Abraham Gottlob Werner en Minista Akademio en Freiberg (Saksio). Poste li disvolvis ĝin dum studado en Vilna Universitato, kie lekciis disĉiploj de Werner. En administrata de piulara ordeno distrikta lernejo en Szczuczyn Lidzki Domeyko subgvide de instruisto pri fiziko kaj kemio evoluigis la enplantitajn hejme natursciencajn interesiĝojn.

En la jaroj 1816–1822 Domeyko studis ĉe la Fizik-Matematika Fakultato de Vilna Universitato aŭskultante lekciojn pri kemio (ĉe Jędrzej Śniadecki), fiziko, matematiko, astronomio, natura historio, mineralogio, kaj ankaŭ arkitekturo, filozofio, pola literaturo kaj historio. Kiel ĉefan studobjekton ekzamenotan printempe 1822 por magistriĝi li elektis matematikon. Gradon de la magistro pri filozofio li gajnis surbaze de disertaĵo Kiel ĝis nun oni klarigis principojn de la diferenciala kalkulo kaj kiamaniere dum la nuna stato de matematiko oni ilin ekspliku. De 1820 li partoprenis en sekretaj studentaj societoj filaretoj, filomantoj, administradis per filaretaj bibliotekon. Pro sia agado li estis arestita en novembro 1823. Pro penado de siaj parencoj Domeyko estis liberigita el-sub aresto en januaro aŭ februaro 1824. Tribunala verdikto de aŭgusto 1824 subskribita de imperiestro estis milda kompare kun verdiktoj kontraŭ amikoj de Domeyko: vivi en familia bieno sub polica observo sen rajto foriri ien ajn kaj sen rajto okupi ŝtatajn postenojn. Ses jarojn Domeyko vivis en bienoj de sia onklo, kie li tradukis versojn de Ossiano kaj Korano (kune kun pastro Dionizo Ĥlevinski), okupis sin pri agrikulturo, sed vivmaniero de bienposedanto malplaĉis al li. En 1829 polica observo kontraŭ Domeyko estis ĉesigita. En 1830 Domeyko estis elektita al Hrodna sejmiko.

Ribelo kaj elmigrado redakti

En 1830 Domeyko vojaĝis al Varsovio, kie li renkontiĝis kun Ioaĥim Leljavel. Kiam li revenis ĥejmen, ekis novembra ribelo, en kiu li partoprenis. Post malvenka batalo, somere 1831 Domeyko kun aliaj ribelantoj retretis en Prusio, kie li estis internigita. En fino de la jaro Domeyko ricevis permeson elveturo kaj en 1832 li elveturis el Prusio al Dresdeno. Ĉi tie Domeyko kontaktis kun Adam Mickiewicz. Li vojaĝis en Saksio, Svisio, vizitis Freiberg (Saksio), kie li konatiĝis kun la loka Minista akademio.

Francio redakti

En aŭgusto 1832 Domeyko kune kun aliaj polaj elmigrintoj alveturis en Parizon, kie li partoprenis en agado de elmigrintulaj asocioj. Li asistis al Mickievicz kopii lian poemon "Senjoro Tadeo" (Domeyko estis prototipo por personaĵo de poemo Ĵegota). Domeyko frekventis lecionojn en Sorbono kaj en Francia kolegio, studis en Botanika ĝardeno, partoprenis en geologiaj ekskursoj. De 1834 Domeyko studis en Minista lernejo (Ekole des Mines). Li kompilis geografian, geologian kaj ekonomikan mapon de Polujo kaj verkis ampleksajn komentojn al ĝi (mapo kaj komentoj ne estis eldonitaj; ĉi tiaj materialoj estis uzitaj en aliaj eldonoj). En 1837 Domeyko atingis diplomon de minista inĝeniero. En ĉi tiu jaro li akceptis dungon de minista lernejo en urbo La Serena, en ŝtato Coquimbo en suda Ĉilio.

Ĉilio redakti

Ĝis la jaro 1846 Domeyko instruis en minista lernejo en la urbo La Serena; nuntempe universitato en ĉi tiu urbo portas lian nomon. Li efektiviĝis diversajn esplorojn, kolektis mineralogiajn kolektojn, fondis fizikan laboratorion, sciencan bibliotekon, zoologian kolekton. Laŭ prilaborita per Domeyko metodo, scioj stabiliĝis per praktikaj okupoj en ĥemio, fiziko, geologio. En la jaro 1845 li eldonis libron en hispana lingvo, en kiu li priskribis vivon, kulturon, lingvon de indiana tribo de araŭkanoj; ĉi tiu libro estis tradukita en kelkajn lingvojn. Post fino de dungo Domeyko loĝis en Santiago de Chile. En novembro 1848 li atingis ĉilian civitanecon, somere de la jaro 1850 edziĝis kun ĉilianino. En la jaro 1852 li estis enoficigita kiel gvidanto de administrado de altlernejoj kaj de tiu tempo energie organizis edukadon kaj sciencajn instituciojn en Ĉilio. En la jaro 1867 Domeyko estis balotita kiel rektoro de Ĉilia universitato (Universidad de Chile) kaj estis rebalotita en ĉi tiu posteno kvarfoje, restante rektoro 16 jarojn. En fondita de Domeyko Minista lernejo estis preparitaj ĉiliaj naciaj fakuloj en instruado de ministaj sciencoj, en geologio, mineralogio. Domeyko fondis meteologian servon en Santiago de Chile, daŭrigis siajn mineralogiajn studojn, esploris meteoriton trovitan en Atakama-Dezerto, esploris indianojn de Sudameriko. Sciencajn verkojn (ĉirkaŭ 130) Domeyko verkis ĉefe hispane kaj france. Kelkfoje estis eldonita lia lernolibro kaj samtempe scienca esploro "Elementoj de Mineralogio" (en 1854, 1860, 1879) kun kelkaj apendicoj. Domeyko komunikiĝis kun patrujo, elsendinte en universitatojn de Varsovio kaj Krakovo siaj sciencajn librojn kaj aliajn laborojn eldonitajn en Ĉilio, klopodis pri fondo en Krakovo de mneralogia muzeo. Li estis membro de multaj eŭropaj sciencaj asocioj.

Lastaj jaroj redakti

Somere de 1884 Domeyko kun filoj vizitis en Bordozo. En Parizo li rendevuis kun amikoj de sia junaĝo, vizitis familion de Vladislaw Mickiewicz – filo de fama poeto. En Krakovo li estis furore akceptita de lokaj scienculoj, vojaĝis en Varsovion, Vilnon, en Mjadzvjedka, Mir, Novogrudok. En la jaro 1885 li vizitis Romon (kie havis aŭdiencon ĉe papo Leono la 13-a) kaj Napolon, poste ankoraŭ vizitis Krakovon, de kie li pilgrimis en Sankta Tero. Reveninte en Parizon li veturis en sian patrujon, kie li vivivs pli ol du jarojn. En aprilo de la jaro 1887 Krakova universitato donis al Domeyko gradon de honora doktoro de medicino. Somere 1888 Domeyko elveturis en Ĉilion. En la vojo li grave malsanis, kaj mortis en Santiago de Chile la 23-an de januaro 1889. Li estis entombigita je kosto de la Ĉilia registaro, la tago de lia sepulto estis proklamita en Ĉilio kiel tago de nacia funebro.

Eternigo redakti

Per la nomo de Domeyko estis nomitaj asteroido eltrovita de ĉilia astronomo Karlo Torres en la jaro 1975 (asteroido 2784 Domeyko), mineralo domejkito, eltrovita de Domeyko mem en 1844 en Ĉilio, Amonito (Amonites Domeykanus), elektita en Varsovio speco de azaleo, edo de plantoj (Domeykiaceae) kaj kelkaj ĝiaj plantoj, kakto (Maihueniopsis domeykoensis), violo (Viola domeykiana), speco de polpo, urbeto en Ĉilio, stratoj en Santiago de Chili, Valparaiso kaj ankoraŭ en ok ĉiliaj urboj, kaj ankaŭ en Vilnuso, monta ĉeno en Andoj (Cordillera Domeyko), pola biblioteko en Bonaero (Biblioteka Polaca Ignacio Domeyko), kelkaj liceoj, aliaj lernejoj kaj sciencaj institucioj en Ĉilio, muzeo en vilaĝo Krupava (Belorusio), ktp. Je lia honoro estis eldonitaj poŝtmarkoj en Polio kaj Litovio. La jaro 2002 pro 200-jara datreveno de Domeyko estis proklamita per Unesko kiel jaro de Ignacy Domeyko. Solenaĵoj sub patronado de pola prezidanto Aleksandro Kwasniewski kaj ĉilia prezidanto Rikardo Lagos pasis en Ĉilio kaj ankaŭ en Belorusio kaj Litovio. En septembro de la jaro 2002 ĉe pordego de baziliana monakejo de Sankta Triunio, kie Domeyko estis enkarcerigita en jaro 1823, estis establita memortabulo.