Ignacy Dygas (n. la 29-an de julio 1881 en Varsovio, m. la 17-an de majo 1947 samloke) estis pola opera kantisto (tenoro) kaj muzika pedagogo.

Ignacy Dygas
Persona informo
Naskiĝo 29-an de julio 1881 (1881-07-29)
en Varsovio
Morto 17-an de majo 1947 (1947-05-17) (65-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Okupo
Okupo operkantisto
vdr
La tombo de Ignacy Dygas en Varsovio (marto 2012)

Dygas studis veterinaran medicinon kaj amatore kantis en preĝeja ĥoro, sed poste studis kantadon en la varsovia konservatorio[1]. Li prezentis sin sur scejejoj de pluraj landoj, nelaste en Hispanio kaj Suda Ameriko. De 1930 al 1932 li estis prezidanto de la Ligo de Scenejaj Artistoj Polaj (Związek Artystów Scen Polskich). Li ankaŭ kantis en filmoj, ekzemple en 1928 en la filmigo de Pan Tadeusz fare de Ryszard Ordyński[2].

En 1930 li estis honorita per la oficira kruco de la ordeno Polonia Restituta.


Mazurek Dąbrowskiego (1927 r.)

Registraĵo lia de la pola himno el 1927.

Ĉu problemoj aŭdigi ĉi tiun dosieron? Vidu helpon.

Referencoj redakti

  1. Ignacy Dygas ĉe FilmPolski (pole). Alirita 2012-08-25.
  2. Ignacy Dygas ĉe Nitrofilm (pole). Arkivita el la originalo je 2018-07-01. Alirita 2012-08-25.

Eksteraj ligiloj redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ignacy Dygas en la pola Vikipedio.